El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping prezidis pintkunvenon memore al la 30a datreveno de dialogaj rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio

| 2021-11-23
Bookmark and Share



Matene de la 22a de novembro en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping videolige ĉeestis kaj prezidis la specialan pintkunvenon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio por memorfesti la 30-an datrevenon de la dialogaj rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio.


Xi Jinping faris paroladon kun la titolo "Por kuna estonteco kaj nia komuna hejmo".


Xi montris, ke post kiam ASOAL kaj Ĉinio antaŭ 30 jaroj starigis dialogajn rilatojn, tiu trapasis eksterordinaran pasintecon. Ĉi tiuj 30 jaroj atestis la profundan disvolviĝon de la ekonomia tutmondiĝo kaj profundan evoluadon de la internaciaj perspektivoj. En la pasintaj 30 jaroj, ASOAL kaj Ĉinio bone kaptis la ŝancojn de la epoko kaj kune progresis.


Xi emfazis, ke ili oficiale anoncis starigon de ampleksa strategia partnereco inter ASOAL kaj Ĉinio. Tio estas nova mejloŝtono en la historio de duflankaj rilatoj kaj donos al la regiono kaj la mondo novan impulson de paco, stabileco, prospero kaj evoluado.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments