El Popola Ĉinio>头条新闻>

Memormoneroj por Jaro de Tigro

| 2021-11-22
Bookmark and Share


La 18an de novembro la Popola Banko de Ĉinio emisiis kompleton da 13 oraj kaj arĝentaj memormoneroj por festi la ĉinan Jaron de Tigro. La kompleto konsistas el ok oraj kaj kvin arĝentaj, kaj ĉiuj moneroj estas oficiale cirkulataj en Ĉinio.


La dorsa flanko de la dek-kilograma ronda ora monero havas la bildon de patrina kaj infana tigroj en realisma maniero, sur la fono de foraj montoj.


Sur la dorso de la unu-kilograma umeflor-forma ora monero estas la bildo de dekoracieca tigro, kun dekoraciaj linioj.


Sur la dorso de la 500-grama ronda ora monero estas dekoracieca tigro el linioj kaj desegnaĵoj.


Sur la dorso de la 150-grama rektangula ora monero estas iranta tigro kaj tigra vizaĝo en detala plano, kontraste kun arbo kaj monto.


Sur la dorso de la dek-grama ventumil-forma ora monero estas tradicia tigro el tolo, kun flora desegnaĵo.


Sur la dorso de la 3-grama ronda ora monero estas animacia tigro, kun flora dekoracio.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments