【E-radio】Atingita nova tutmonda interkonsento pri klimato

| 2021-11-22
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Specialaj aŭtovojoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022

– Atingita nova tutmonda interkonsento pri klimato

– Artisto forĵetis orajn rizerojn por kontraŭstari malŝparon

– Okazis virtuala kunveno inter Xi Jinping kaj Joe Biden


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Specialaj aŭtovojoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022


Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 alvenas, kaj specialaj aŭtovojoj kun la emblemo de Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj jam estas troveblaj en Pekino. Dum la olimpikoj, veturiloj transportante atletojn kaj delegitarojn al la ludoj iros sur tiuj vojoj por rapide atingi la celatan lokon.


– Atingita nova tutmonda interkonsento pri klimato


La 26-a sesio de la Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Klimatŝanĝiĝo sukcese okazis en Glasgovo, Britio. La partoprenantaj landoj adoptis rezolucian dokumenton kaj atingis konsenton pri efektivigaj reguloj de la Pariza Interkonsento. António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, alvokis evoluintajn landojn plenumi sian promeson liveri 100 miliardojn da usonaj dolaroj jare por helpi evoluantajn landojn trakti klimatajn defiojn.


– Artisto forĵetis orajn rizerojn por kontraŭstari malŝparon


Yang Yexin, artisto vivanta en Ŝanhajo, forĵetis 1 000 rizgrajnojn faritajn el 500 gramoj da oro, en lokojn kiel rubujoj, kloakoj, gazono kaj Huangpu-rivero. Per tiu ago, filmita kaj diskonigita en interreton Yang celas kritiki malŝparadon de nutraĵoj kaj konsciigi homojn, ke greno estas pli valora ol oro. Li klarigis, ke homoj ŝanĝos siajn kutimojn nur post vido de troigita efiko de malŝpar-ado.


– Okazis virtuala kunveno inter Xi Jinping kaj Joe Biden


Matene de la 16a de novembro okazis virtuala kunveno inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden. La du flankoj faris plenan kaj profundan interkomunikadon pri ĉin-usonaj rilatoj kaj komune zorgataj temoj. Xi emfazis, ke la antaŭenigo de propra disvolvado de Ĉinio kaj Usono, la konservado de paca kaj stabila internacia medio, inkluzive de trovo de efikaj respondoj al mondaj defioj, ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj la pandemio de KOVIM-19, postulas sanajn kaj stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Biden diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo. Usono kaj Ĉinio havas respondecojn pri si mem kaj pri popoloj en aliaj landoj. La du flankoj devas pliigi siajn komprenojn pri reciprokaj intencoj per malfermaj kaj sinceraj dialogoj, kaj certigi, ke la konkurenco inter la du landoj estu justa kaj sana, kaj ne evoluos al konflikto.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments