Esperanto aperis en ĉina televidkanalo CCTV-1!

| 2021-11-19
Bookmark and Share

La 15-an de novembro mi estis intervjuita de la ĉina televidkanalo CCTV. Kvankam la enhavo de la intervjuo ne temis pri Esperanto, tamen sur la ekrano mi estis prezentita kiel "brazila ĵurnalisto de Esperanta novaĵretejo". Tiel, la vorto Esperanto en la ĉina lingvo -- 世界语 estis rigardebla sur la ekrano dum la tuta intervjuo. La intervjuo furoris inter ĉinaj esperantistoj, kiuj estis surprizitaj dum spektado de televidĵurnalo. Ekranbildo de la intervjuo aperis sur kelkaj novaĵretejoj, kaj tio kreis aldonan videblecon por Esperanto. Mi ne havis la oportunon paroli pri Esperanto, sed tiu intervjuo kontribuis por reklami nian lingvon en Ĉinio.



Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments