El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperos specifa medikamento kontraŭ KOVIM-19 en Ĉinio

| 2021-11-19
Bookmark and Share


En la pekina hospitalo Ditan, infektitoj de la nova koronviruso ricevis DXP-604 -- "kompatema uzo de esplora medikamento", kiu estas sendepende esplorita kaj ellaborita de Ĉinio. Post uzo, la virusŝarĝo en la korpoj de la pacientoj signife malpliiĝis, kaj la simptomoj kiel malfacila parolo kaj reduktiĝo de gusto kaj odoro evidente pliboniĝis, kaj parto de la pacientoj jam resaniĝis kaj elhospitaliĝis.


Oni esperas DXP-604 fariĝi specifa medikamento kontraŭ KOVIM-19. DXP-604 estas unika kompare kun aliaj kandidataj medikamentoj, ĉar ĝi povas malhelpi la mutacion de la nova koronviruso per "sola antikorpo", dum aliaj bezonas "paron da antikorpoj".


Koncerne al la klinika provo kaj la apero sur la merkato de DXP-604, Xie Xiaoliang, gvidanto de la esplor-teamo, diskonigis, ke oni nun efektivigas klinikajn provojn de la dua fazo en la lando, dum kunlaboras kun la kompanio Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo por antaŭenigi klinikajn provojn de la dua kaj tria fazoj eksterlande.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments