El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Litovaj esperantistoj invitas vin por venontjara BET

| 2021-11-19
Bookmark and Share

Paĝo de la retejo de Litova Esperanto-Asocio pri BET-56


Post dujara deviga pandemia paǔzo la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56) denove fizike okazos en Litovio de la 9-a ĝis la 17-a de Julio, 2022. Ĉi-foje la Tagoj daǔros en la litovia havenurbo Klaipėda, apud Balta Maro, en la universitato de Klaipėda. Litova Esperanto-Asocio invitas vin partopreni kaj partoprenigi aliajn.


BET-56 estas aǔspiciita de la Universala Esperanto-Asocio.


La aranĝo estas dediĉita al la 770-jariĝo de Klaipėda kaj al la 135-jariĝo de Esperanto. Alta Protektanto de BET-56 estas la urbestro de Klaipėda Vytautas GRUBLIAUSKAS. Ni havas ĉiuflankan subtenon kaj helpon de urbaj instancoj de Klaipėda kaj ankaǔ de la tutlandaj ŝtataj instancoj de Litovio.


Detalaj informoj pri la aranĝo estas jene: https://sezonoj.ru/2021/08/bet-99/


Reta aliĝilo al BET-56 estas trovebla en: https://mallonge.net/gl


Partoprenantoj de BET-56 havos bonajn kondiĉojn por laboro kaj ripozo.


BET-56 estos vere altnivela internacia esperantista aranĝo kaj programe kaj organize. La programo kiel kutime dum BET-oj estos tre varia kaj interesa.


Organizantoj de BET-56 tre zorgas pri ĉiuj sanprotektaj aferoj por eviti pandemiajn danĝerojn. Litovaj esperantistoj faros ĉion eblan por kontentigi ĉies dezirojn kaj gustojn.


Ni atendas partoprenantojn ne malpli ol 500 el 30-40 landoj.


Konstante aktualigataj ĉiuspecaj informoj pri BET-56 estas en:
http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET56


Bonvolu plani vian partoprenon kaj disvastigi informojn pri BET-56 tra diversaj esperantistaj informkanaloj.


La aranĝo estos vere homplena, interesa kaj utila. Partoprenu mem kaj invitu la aliajn!


Esperante, ke Vi kaj multaj aliaj esperantistoj partoprenos!


(el Litova Esperanto-Asocio)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments