El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese okazis ĉi-jara forumo pri disvolviĝo de Xinjiang

| 2021-11-19
Bookmark and Share

La 15-an de novembro en Xinjiang-hotelo, Pekino, okazis la ĉi-jara Forumo pri Disvolviĝo de Xinjiang. En ĝi partoprenis reprezentantoj de la centra registaro de Ĉinio, de la registaro de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, fakuloj el diversaj rondoj kaj reprezentantoj de pluraj ambasadejoj.


Partoprenantoj en la forumo


En la malfermo de la forumo, Jiang Jianguo, vicministro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), klarigis la gravecon de la iniciato "La Zono kaj Vojo" en kiu Xinjiang ludas ŝlosilan rolon kiel ponto inter civilizacioj, ĉar la regiono kunligas Orienton kaj Okcidenton. KPĈ celas plibonigon de la vivoj de homoj kaj la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


Sekve parolis Aierken Tuniyazi, deputit-sekretario de KPĈ-komitato en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj aganta direktoro de la registaro de la regiono. Li prezentis la kulturan diversecon de la regiono kaj la atingojn akiritajn en la lastaj jaroj, ekzemple kadre de provizado de edukado, kuracado kaj trinkebla akvo al la popolo, kaj la venko en la lukto kontraŭ malriĉeco. Xinjiang-a registaro daŭrigos sian lukton kontraŭ terorismo kaj antaŭenigos sian politikon pri profesiaj lernejoj, ĉar edukado estas esenca por garantii al homoj laboroportunojn kaj homajn rajtojn, kaj la pordmalferma politiko de Xinjiang alportos pliajn oportunojn al la regiono. La registaro klopodas por garantii stabilan vivon kaj egalajn rajtojn al ĉiuj etnoj de la regiono. Fiaj onidiroj pri Xinjiang eksterlande distordas la veron kaj celas malstabiligi la regionon kaj bremsi ĝian progreson. Ĉiuj estas invitataj viziti la regionon kaj propraokule vidi ĝian progreson.


Gustavo Sabino Vaca Narvaja, ambasadoro de Argentino en Ĉinio, deklaris, ke Xinjiang estas regiono de li aparte ŝatata, pro la amikemo de ĝia popolo, bongusta manĝaĵo, kultura diverseco kaj teknologiaj firmaoj kiujn li vizitis. "La Zono kaj Vojo" estas alte taksata de la argentina registaro, kaj por Xinjiang ĝi estas eĉ pli grava, ĉar ĝi alportos al la regiono infrastrukturojn kaj disvolvadon, kaj enspezigos la popolon. La Silka Vojo alportis grandan prosperon al Ĉinio kaj plifortigis personajn kaj kulturajn ligojn, financan integriĝon kaj interŝanĝojn de spertoj inter landoj. La pandemio igas eĉ pli oportuna la iniciato "La Zono kaj Vojo", ĉar ĝi evidentigas la bezonon de komerco pli justa, malferma kaj egaleca. La verajn amikojn oni konas dum malfacilaĵo, kaj Ĉinio helpas Argentinon kaj Latin-Amerikon kontraŭbatali la pandemion.


Gustavo Sabino Vaca Narvaja, ambasadoro de Argentino en Ĉinio


Khamphao Ernthavanh, ambasadoro de Laoso en Ĉinio, diris, ke Xinjiang ludas unikan rolon en "La Zono kaj Vojo", pro la geografia avantaĝo, kiu igas ĝin ponto inter Oriento kaj Okcidento. Antaŭ 1949, homoj en Xinjiang vivis en malriĉeco kaj ne estis multaj ekonomiaj perspektivoj por la regiono. Kun helpo de la tuta lando, Xinjiang nun spertas disvolviĝon kaj la popolo vivas pli komforte. Xinjiang fariĝis mirinda loko, kie homoj el malsamaj etnoj pace kunvivas, estas religia libereco, kaj kulturoj kaj lingvoj estas protektataj.


Zhang Donggang, sekretario de KPĈ-komitato de Renmin-universitato de Ĉinio, rakontis pri kunlaboroj inter universitatoj kaj sciencaj institucioj de Xinjiang kaj aliaj lokoj de Ĉinio. En Xinjiang estis fondita la unua akademio kun la Silka Vojo en sia nomo. En la lastaj jaroj multe progresis kulturaj kaj sciencaj interŝanĝoj kun Xinjiang, kaj tio estigis solidan bazon por edukaj interŝanĝoj inter la landoj laŭlonge de la Silka Vojo.


Lu Cairong, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, deklaris, ke en la lastaj jaroj la internacia komunumo miskomprenis kelkajn aferojn pri la disvolviĝo de Xinjiang, kaj klarigis, ke la disvolviĝo de Xinjiang estas bazita en la homa bonfarto kaj respekto al kutimoj kaj religioj de lokaj etnoj, por certigi harmonian kaj stabilan disvolvadon kaj certigi, ke homoj profitu de tiu disvolvado.


Lu Cairong, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo


Sekve estis eta kafopaŭzo, dum kiam la partoprenantoj de la forumo gustumis tipajn manĝaĵojn de Xinjiang kaj tuj poste la ĉefprelegantoj prezentis interesajn kaj klerigajn prelegojn pri Xinjiang. Posttagmeze la forumo estis dividita en tri sub-forumoj, unu pri negocoj, alia pri kulturo kaj amaskomunikado, kaj la tria pri akademio.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments