Fujian: Kuniĝis du sekcioj de fervoja ponto inter Fuzhou kaj Xiamen
La 13-an de novembro kuniĝis du sekcioj de fervoja ponto inter Fuzhou kaj Xiamen en Fujian-provinco, Ĉinio. La kuniĝo signifas, ke la ŝlosila parto de la konstruado de la fervojo estis jam plenumita kaj baldaǔ la fervojo funkcios laǔplane.
La ponto longas je 14.7 kilometroj, ĝia ĉemara konstru-sekcio longas je 10.8 kilometroj kaj la ĉefa parto estas malalt-tura staja pendoponto kun spano de 180 metroj. Ĝi estas la unua tia pendponto por transmara altrapida fervojo en Ĉinio.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments