El Popola Ĉinio>头条新闻>

Virtuala kunveno inter Xi Jinping kaj Joe Biden

| 2021-11-17
Bookmark and Share


Matene de la 16a de novembro okazis virtuala kunveno inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden.



La du flankoj faris plenan kaj profundan interkomunikadon pri strategiaj, ampleksaj kaj radikalaj demandoj pri la ĉin-usonaj rilatoj kaj komune zorgataj temoj.


Xi emfazis, ke la antaŭenigo de propra disvolvado de Ĉinio kaj Usono, la konservado de paca kaj stabila internacia medio, inkluzive de trovo de efikaj respondoj al mondaj defioj, ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj la pandemio de KOVIM-19, postulas sanajn kaj stabilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.


Biden diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo. Kiel du grandaj landoj en la mondo, Usono kaj Ĉinio havas respondecojn pri si mem kaj pri popoloj en aliaj landoj. La du flankoj devas pliigi siajn komprenojn pri reciprokaj intencoj per malfermaj kaj sinceraj dialogoj, kaj certigi, ke la konkurenco inter la du landoj estu justa kaj sana, kaj ne evoluos al konflikto.


La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri Afganio, la nuklea demando de Irano, la situacio sur la Korea Duoninsulo kaj aliaj temoj internaciaj kaj regionaj komune zorgataj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments