El Popola Ĉinio>头条新闻>

Artisto: oraj rizeroj ĵetitaj en Huangpu-riveron por kontraŭstari malŝparon

| 2021-11-17
Bookmark and Share


Lastatempe en Ŝanhajo la artisto Yang Yexin forĵetis 1 000 rizgrajnojn faritajn el 500 gramoj da oro en Huangpu-riveron, en rubujojn, kloakojn kaj gazonon. Yang volis kritiki malŝparadon de nutraĵoj. Laŭ li, greno estas pli valora ol oro.





Li diris, ke tiuj forĵetitaj rizgrajnoj estas faritaj el vera oro, kiu valoras pli ol 200 mil juanojn (ĉirkaŭ 31 mil usonaj dolaroj).


Lia agado kaŭzis grandan disputon en sociaj retejoj. Multaj homoj pensis, ke tiu agado mem estas serioza malŝparo.


Yang respondis, ke li celas atentigi homojn pri seriozeco de malŝparado kaj zorgado pri grenoj.


Li klarigis, ke homoj ŝanĝos siajn kutimojn nur post vido de troigita efiko de malŝparado.


Li diris: "Se homoj repripensos siajn agojn kaj fariĝos ŝparemaj, valoros penon kaj oron en la agado."


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments