El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Moderna Vivo>

Laktoteo en ĉina grandrapida trajno

| 2021-11-17
Bookmark and Share

Lastatempe en grandrapidaj trajnoj de la Guangzhou-a Grup-kompanio de Ĉina Fervojo, oni komencis servi laktoteon al pasaĝeroj. Sur la pakaĵo estas desegnita bildo de konduktoroj, kaj la marko de la laktoteo estas "La knabino".



"La knabino" havas 4 specojn da trinkaĵoj, kiuj estas faritaj el naturaj ingrediencoj.


"Ni esperas krei pli diversajn kultur-turismajn simbolojn por fari la bildon de grandrapida fervojo pli elstara. Estus bonege, se la grandrapida fervojo povus memorigi homojn pri la laktoteo," diris la rilata respondeculo.



La kompanio lanĉis la servon meze de oktobro en ĉiuj siaj grandrapid-fervojaj trajnoj en la provincoj Hunan kaj Guangdong, kun ĉiutaga vendado de 3 000 tasoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments