El Popola Ĉinio>头条新闻>

Centjara penado de KPĈ kreis ĝustan vojon de nacia reprosperiĝo kaj du miraklojn

| 2021-11-12
Bookmark and Share


La 11-an de novembro en Pekino fermiĝis la sesa plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Parolante pri la historia signifo de la centjara laborado de la partio, la sesio diris, ke la centjara penado de KPĈ kreis ĝustan vojon de nacia reprosperiĝo kaj du miraklojn.


La sesio diris, ke en la pasintaj cent jaroj la partio akiris valorajn historiajn spertojn. Ili estas persisti en gvidado de KPĈ kaj meti la popolon en la unuan lokon; persisti en sendependeco kaj memdecido; persisti en ĉina vojo; persisti en inkluziveco, disvolvado kaj novigo; persisti en kuraĝeco de luktado; persisti en unuiga batallinio kaj persisti en memrevolucio.


La partio devas persisti en la revo kaj fido kaj senĉese antaŭenigi grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio kun klara menso.


La sesio akcentis, ke KPĈ devas ĉiam teni bonajn rilatojn kun la popolamaso, efektivigi la disvolvan penson meti la popolon en la centron kaj senĉese realigi, protekti kaj evoluigi la bazajn interesojn de la plej vastaj popolanoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments