El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis Arta Semajno de Ĉinio Hodiaǔ

| 2021-11-11
Bookmark and Share


La 8-an de novembro malfermiĝis la Arta Semajno de Ĉinio Hodiaǔ en Pekino. La programo, kiu konsistas el projekciado de elstaraj ĉinaj filmetoj, estas organizita de la Ĉina Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj kaj la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj subtenata de la periodaĵo Ĉinio Hodiaǔ. Salutmesaĝojn faris Gao Anming, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Komaki Kurihara, vicprezidanto de la Japana-Ĉina Kultura Interŝanĝa Asocio, Rosa Cervera, prezidanto de la hispana asocio Cátedra China, kaj aliaj invititoj. Al la malferma ceremonio ĉeestis ankaǔ diplomatoj de Panamo, la Korea Respubliko, Rusio, Kamboĝo, Kubo, Ukrainio kaj reprezentantoj de diversaj rondoj.


Laǔ la invititoj, sub nuna situacio de la pandemio, tutmondaj homoj bezonas promocii sian spiriton kaj pliigi fidon per arto, kaj tutmondaj artistoj devas unuiĝi. Ili diris, ke estas kredinde, ke ĉi-foja arta semajno funkcios kiel bona ŝanco por alporti brilojn en la mondo.


La arta semajno estas kultura programo okazigita ĉiujare de la federacio por prezenti kulturon kaj arton de moderna Ĉinio, celante helpi fremdlandanojn kompreni kulturon de la lando kaj pliigi amikecon inter artistoj en- kaj ekster Ĉinio. La arta semajno jam glate okazis 16-foje en 21 landoj kaj regionoj depost 2004, la komenca jaro de la programo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments