El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Babilado pri kuirarto inter tri urboj

| 2021-11-11
Bookmark and Share


Vespere de la 6-a de novembro okazis interrete parolado pri kuirarto inter la tri urboj Pekino, Parizo kaj Romo. La agado estis kunorganizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), la Itala Esperanto-Federacio kaj la Franca Esperanto-Asocio, kune prezidis ĝin s-ro Mark Ĵiro (Marc Giraud) el la Franca Esperanto-Asocio, s-rino Chen Ji, direktoro el sekretariejo de ĈEL, s-rino Mikela Liparj, membro el konsilio de la Itala Esperanto-Federacio.


S-ino Shi Xueqin, esperantisto el la urbo Zhenjiang de la provinco Jiangsu, Ĉinio, parolis pri legendoj kaj kuirmetodoj de nudelo nomata Guogaimian. S-ro Wang Minhao, honora prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, prezentis ŝanhajajn bongustajn manĝaĵojn. Pekina esperantisto Wang Shanshan parolis pri la diferenco inter kafo en Ĉinio kaj eksterlando, inkluzive de gusto kaj metio de kafo. Kantona esperantisto Zhang Zhicheng parolis pri manĝkutimoj en la provinco Guangdong kaj karakterizaĵoj de la kantona kuirarto. Rafael Henrique Zerbetto montris pri Xiaolongbao-farado, bongusta pasto, kaj aŭtomata kafofarado en la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo.


S-ro Marko Ĵiro el Parizo parolis pri speco de ĉokolada kuko. Tina el Torino de Italio parolis pri loka torto, trinkaĵo bicerin, kaj dolĉa pano nomata panettone. Itala esperantisto Vito Tomillo diris, ke italoj kaj ĉinoj ambaŭ fokusas pri gusto kaj gustumo en manĝaĵoj. Michel Basso enkondukis italan fabrikon pri kuirilaro.


Parolado interrete


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments