Intervjuo kun brazila komercisto Renato Peneluppi

| 2021-11-10
Bookmark and Share

De maldekstra flanko: Huang Shan, partnero de Renato en AHG, konsulo de Brazilo en Ŝanhajo, Renato kaj Gerson Gimenes, diplomato pri negoca fako de brazila konsulejo en Ŝanhajo


La brazilano estas strategiestro de AHG STRATEGIES, konsult-firmao kiu helpas klientojn plibonigi sian reputacion, engaĝiĝi kun koncernatoj kaj mildigi riskojn en Ĉinio kaj eksterlande. Bazita en la noviga centro de centra Ĉinio, ĝi subtenas siajn klientojn trairi kompleksajn mediojn de komerco, politiko kaj diskonigo. En la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), AHG subtenas Apex-Brasil (agentejo de la brazila registaro por promocii eksportojn) por antaŭenigi brazilan eksporton al Ĉinio per integra merkatika aliro dum gravaj komercaj foiroj kiel ĈIIE, FHC Ŝanhajo kaj ProWine.


EPĈ: Kion vi faras en Ĉinio?


RP: Mi havas du firmaojn, unu pri negocoj, alia pri edukado. Mi estas advokato kaj kiam mi venis al Ĉinio en 2010 por magistriĝi pri publika administrado, mi kredis, ke la ĉina jura sistemo, laŭ mia tiama kompreno, ne estis sufiĉe matura por scienca esploro, do mi decidis esplori pri la ĉina regadsistemo celante kompreni ĝian disvolviĝon. En 2014 mi komencis mian doktoriĝon, ankaŭ pri publika administrado.


EPĈ: Ĉu ĈIIE alportas atingojn al APEX-Brasil?


RP: Certe. La kompletaj statistikoj pri la rezulto de nia partopreno en ĈIIE estas ankoraŭ liverota, sed ĝi certe alportis bonan rezulton. Ekzemple, en la unua tago de ĈIIE la sekvantaro de la oficiala konto de Apex-Brasil en Wechat kreskis je mil homoj, kaj en la unua tago la nombro de vizitantoj ne estis tiom granda kiel en la sekvaj.


EPĈ: Kiu estas la fokusaj sektoroj de Apex-Brasil en ĈIIE?


RP: Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas nia ĉefa fokuso.


EPĈ: Kion vi opinias pri la decido de la ĉina registaro estigi tiom grandan eventon ekskluzivan pri importoj?


RP: Ĝi estas politiko, kiu estas parto de la nova ekonomia transiro de Ĉinio, kiu volas malfermi la konsumadon kiel novan mekanismon por la nova fazo de la ĉina ekonomio, havigante diversajn produktojn por la kreskanta meza klaso en Ĉinio. Ĝi enkorpigas la duoblan cirkuladon kaj samtempe plifortigas la iniciaton La Zono kaj Vojo, montrante, ke la ĉina merkato estas malfermita al la mondo kaj ligita al la tutmonda merkato.


Kun la duobla cirkulado, Ĉinio ankaŭ celas plivastigi kaj malfermi sian merkaton al importado, kaj tiel malfermiĝas fenestro de ŝancoj por la brazilaj eksportantoj en la plej diversaj areoj, inkluzive de servoj. La manko de brazilaj varoj sur la bretoj de superbazaroj en Ĉinio ankoraŭ ŝuldiĝas al la manko de dialogo inter la du landoj pro malsameco de kulturaj bazoj. Aparte atentata estas la brazila kafo, sed aliaj produktoj komencas akiri videblecon en la ĉinaj amaskomunikiloj kaj enkorpigas trajtojn kiuj reprezentas nian landon. Vi konas alian landon kaj nacion pro ĝiaj tipaj produktoj, precipe en tempo de KOVIM-19, kiam vi ne povas vojaĝi.


EPĈ: Brazilo estas vasta, kiel eblus pli bone prezenti al ĉinoj la diversecon de la lando?


RP: Laŭ mi, ĉar Brazilo estas federacio, ĉiu federaciero devus havi sian propran organizaĵon por ĝin reprezenti, tiel ĉiu el ili sukcesu pli bone esplori kaj prezenti siajn potecialojn, kiel faras San-Paŭlo per sia agentejo InvestSP, kiu ĉi tie laboras man-en-mane kun Apex-Brasil.


EPĈ: Ĉi-jare vi estis premiita pro la scienca studo pri batalo de Ĉinio kontraŭ la pandemio. Kiuj estis viaj ĉefaj konkludoj pri tiu temo?


RP: La politika sistemo kaj la ekonomia modelo de Ĉinio havas superecon, kiu permesas al la lando alpreni la strategion nul-KOVIM-19, protektante ĉiun civitanon senescepte tio rezultas en tre malalta nombro de mortintoj proporcie al la loĝantaro, tio estas evidenta en komparo kun liberalaj okcidentaj socioj. La ekonomio kapablas rapide resaniĝi pro la principo konservi kaj protekti siajn movfortojn, kaj ankaŭ pro la engaĝiĝo de la industrio en la lukto kontraŭ la malsano, industrioj estis konvertitaj, instigoj, kunordigo inter pluraj entoj kaj la teknologia evoluo multe helpis Ĉinion kaj akcelis ĝiajn projektojn por meza kaj fora estonteco.


La ĉina modelo pri regado de la krizo sukcesis surbaze de kunordigo kaj kunlaboro bone regi la lukton kontraŭ la viruso, kun la Komunista Partio de Ĉinio kunordigante la plurajn entojn de la socio, komunikante agojn kaj ricevante informojn por surbaze de ili dsvolvi strategion.


Ekzemplo, la naŭ leteroj por orientigi la popolon de Wuhan ekde la hejma izoliĝo ĝis la remalfermo de la urbo. Cetere estas la 4-faza metodo: spuradi (kazojn), kontraŭbatali (la disiĝon de la viruso), kontroli (la epidemion) kaj trakti (la infektitojn); tiu metodo estis adaptita post ĉiu situacio, kaj ekde la izoligo de Wuhan, ĝi postulas pli kaj pli malmulte da monrimedoj por kontraŭbatali la viruson, kun kontinua politiko pri amastestado kaj la uzo de dudimensiaj kodoj, kaj maksimume oni bezonas fermi kvartalon, ne plu urbon.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments