Tago de Ĵurnalistoj festita en ĈIIE

| 2021-11-09
Bookmark and Share


La Amaskomunika Centro de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) preparis specialan omaĝon al ĉiuj ĵurnalistoj okaze de la Tago de Ĵurnalistoj de Ĉinio, festata en la 8-a de novembro.



Krom bonvenigaj mesaĝoj sur ekranoj kaj tabuloj, ĈIIE preparis specialan kukon por festi la tagon. Ĉi-jara kuko estis ornamita de ĉokoladaj skulptaĵoj en la formo de la plej famaj konstruaĵoj de Ŝanhajo. La du riveroj kiuj transiras la urbon ankaŭ estis reprezentataj sur ĝi, faritaj el blua gelateno. Organizanto informis, ke 20 tagoj estis necesaj por prepari la skulptaĵojn, kiuj estas ja tre similaj al la originalaj konstruaĵoj.



Du ĵurnalistoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo estis elektitaj por tranĉi la kukon ĉi-jare: Rafael Henrique Zerbetto (de Esperanta amaskomunikilo El Popola Ĉinio) el Brazilo, kaj Mahitab Ahmed Abdelhalim Mostafa (de la arablingva departemento de Ĉinio Hodiaŭ) el Egiptio.



Poste la kuko estis transportita al la manĝejo kaj tranĉita por disdonado inter ĉiuj ĵurnalistoj en la Amaskomunika Centro. Ĝi estas bela (kaj bongusta) artaĵo, ĉu ne?


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments