El Popola Ĉinio>头条新闻>

Argentina klerulo: Ĉinaj spertoj kaj planoj estas lernindaj por la mondo

| 2021-11-08
Bookmark and Share

Dum la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazis Hongqiao-a Internacia Ekonomika Forumo en Ŝanhajo, en la 5-a kaj la 6-a de novembro. Alilandaj kleruloj diris, ke ekde la partopreno de Ĉinio en la Monda Organizo pri Komerco, la lando akiris evidentajn fruktojn en ekonomio, malfermeco kaj moderniĝo de la lando alportas al la monda ekonomio novajn ŝancojn, kaj la ĉinaj saĝo kaj konceptoj aldonas novan viglecon al la monda ekonomio sub la pandemia situacio.



Patricio Giusto, direktoro de esplor-instituto pri Argentino kaj Ĉinio, diris, ke en ĈIIE kaj la forumo oni zorgas kiel bonigi la administradon al la monda ekonomio kaj disvolvi firmaojn, ambaǔ estas gravaj platformoj por interŝanĝoj inter landoj, regionoj kaj firmaoj kaj por kunlaboroj kaj kungajnoj de la mondo.


Li diris ankaǔ, ke post la pordmalfermo Ĉinio akiris monde konatajn atingojn. Kaj en nuna malfacila ekonomia situacio, ĉinaj spertoj kaj planoj estas lernindaj por la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments