El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervjuo: Gilberto Fonseca-Guimarães de Moura, ĝenerala konsulo de Brazilo en Ŝanhajo

| 2021-11-08
Bookmark and Share

Matene de la 6-a de novembro, Gilberto Fonseca-Guimarães de Moura, ĝenerala konsulo de Brazilo en Ŝanhajo, vizitis la 4-an Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion por inaŭguri la brazilan pavilonon kaj viziti la brazilajn firmaojn partoprenantajn en la ekspozicio. Li afable akceptis intervjuon de El Popola Ĉinio.



EPĈ: Kion vi opinias pri la ideo de Ĉinio okazigi ekspozicion ekskluzivan pri importo?


Konsulo Gilberto Fonseca-Guimarães de Moura: Unue, bonan tagon al ĉiuj, ĉi tie estas sabata mateno, kaj alveninte ĉi tien mi entuziasmiĝis vidante tiom da homoj. La trafiko kiu iom malfruigis min atestas, ke multaj homoj venas, multaj homoj interesiĝas pri ĈIIE, kaj tio min ĝojigas. Mi tion diras ĉar mi loĝas ĉi tie jam de preskaŭ kvar jaroj, mi atente akompanis tiun ĉi iniciaton de la ĉina registaro krei tiun ĉi foiron pri importoj, ĉar ĝi estas gravega por ĉiuj landoj, ĉu ne? Ĝi klare montras tiun rilaton inter importoj kaj eksportoj, alivorte, la fluado de la internacia komerco, laŭ mi esenca.



Mi opinias, ke ĉiuj landoj bezonas kompreni la klopodojn de aliaj landoj, kaj Ĉinio bone kaptis tiun ĉi momenton. Do mi estas tre memfida, malgraŭ la malfacilaĵoj alportataj de KOVIM-19, cetere la pandemio ankaŭ malhelpas fizikan ĉeeston en tiaj eventoj, sed mia entuziasmo daŭras, mi tion diras ĉar la ĉefaj brazilaj firmaoj estas ĉi tie, ankaŭ la mezgrandaj kaj malgrandaj. Tio atestas, ke estas spaco por ili ĉiuj. Mi kaptas la okazon inviti ĉiujn gustumi niajn produktojn, jen ĉi tie "ĉimarono" (speco de mateo), kiu estas trinkaĵo tre tipa de suda Brazilo. Mi estas el Rio-de-Ĵanejro, ne el la sudo, sed ankaŭ mi ŝatas ĉimaronon. Ni ankaŭ havas ĉi tie drinkaĵojn, brazilo disvolvis gravan vin-industrion, do ni havas vastan aron da produktoj kiuj povas plaĉi al ĉiuj. Ni kontribuas por ke ĉinoj gustumu pli da frandaĵoj, kaj ni ankaŭ kontribuas por la ĉina ekonomia kresko per niaj varoj, ne gravas ĉu mineraloj ĉu manĝaĵoj. Ĉiuflanke la destinoj de Ĉinio kaj Brazilo kunligiĝas.


EPĈ: Kion vi opinias pri la potencialo de la ĉina merkato?


Konsulo Gilberto Fonseca-Guimarães de Moura: Brazilo, tradicia produktisto de krudmaterialoj, trovas en la ĉina merkato grandan potencialon. Jam de pli ol jardeko Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de Brazilo, ĉin-brazila komerco superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj ĉi-jare kaj niaj ekonomioj fariĝis pli kaj pli kunligitaj. Cetere antaŭ 47 jaroj ni estigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, antaŭ preskaŭ duonjarcento, kaj Brazilo ankaŭ forte ligiĝas al Ĉinio per la mekanismo BRICS, al kiu apartenas Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko, do ĉiuflanke niaj rilatoj pli kaj pli  fortiĝas, en scienco, tekniko kaj kreiveco, mediprotektado, manĝaĵorilataj aferoj, komerco… Resume, Ĉinio estas grava partnero, kaj mi pensas ke mia rolo ĉi tie estas malfermi pordojn, estigi informfluojn, ĉar geografie ni estas tre malproksimaj, do ni devas profunde interŝanĝi por ke brazilanoj kaj ĉinoj interkonatiĝu kaj komprenu unuj la aliajn, kaj dum miaj kvar jaroj en Ĉinio mi estis vere impresita de la kresko de la lando, kiu bone fartas, estas tre sekura… Kaj ni volas daŭrigi tiun pozitivan kungajnan partnerecon. Kaj mi pensas ke la ĉina propono pri duobla cirkulado de varoj estas tre valora, ĉar ebligas la partoprenon de ĉiuj, ĉu pere de importoj, ĉu pere de investoj. Mi deziras, ke ni ĉiuj sukcesos superi la nunan malfacilan situacion kaj retrovi la vojon de tiu ĉi tiom prosperan kunlaboron.


EPĈ: Brazilo kaj Ĉinio delonge havas bonajn komercajn rilatojn. Brazilo havas tradicion pri eksportado, kaj Ĉinio nuntempe volas kreskigi siajn importojn. Kion la brazila registaro faras por profiti de tiu ŝanco? Kaj kion pensas brazilaj entreprenantoj pri la oportunoj liverataj de Ĉinio?


Konsulo Gilberto Fonseca-Guimarães de Moura: Mi pensas ke ajna entreprenanto, kaj ankaŭ ordinara civitano, kiam li malfermas ĵurnalon, Ĉinio ĉiam estas menciita en la ĉefaj novaĵoj. Ĉinio kaptas atenton de ĉiuj, ĉu ordinaraj homoj, ĉu tiuj kiuj okupiĝas pri negocoj. Mi volas diri, ke en nia ministerio pri eksteraj aferoj, ni havas aron da mekanikoj, kun sektoroj fokusantaj pri Ĉinio, kiu okupiĝas pri Ĉinio kadre de temoj kiel politiko, ekonomio, kulturo kaj scienco. Do, en "Itamaraty", populara nomo de nia ministerio de eksteraj aferoj, ni havas fortan fokuson al Ĉinio, ekzistas departemento kiu okupiĝas nur pri Ĉinio, krom la fakaj departementoj, kiuj traktas pri, ekzemple, ekstera komerco kaj agrikulturaj temoj.


Por ke vi havu ideon, ĉi tie en Ŝanhajo, mia jurisdikcio, kiu etendiĝas ankaŭ al la najbaraj provincoj, ni kreis sektoron por helpi komercon kaj investojn kaj sektoron pri agrikulturaj negocoj. Krome ni ankaŭ havas sektoron pri scienco, tekniko kaj kreiveco. Ekde mia alveno, tiuj novaj sektoroj estis fonditaj, ĉar la postulo estas granda. Kaj mi esperas, ke ni povos labori ne nur pri krudmaterialoj, kvankam ili respondecas pri la plej granda parto de ĉin-brazila komerco, mi pensas, ke ni povas pli diversigi niajn produktojn, aldoni valoron al niaj produktaĵoj, kaj ni povas kunagadi en aliaj kampoj kaj kundividi la fruktojn.


Antaŭ veni ĉi tien, mi vizitis la budon de Vale, brazila kompanio pri minado, kaj mi estis mirigita: mi rimarkis pri ilia zorgo pri karbonemisiado de la ŝipoj, ili volas profiti de la vento por krei bobelojn kiuj reduktos la froton kaj ŝparos fuelon. Tio estas teknologio! Kaj mi ege volas ke Ĉinio estu nia partnero, kunlaboru kun ni, ĉar ankaŭ Brazilo volas konservi la medion, do ni estu partneroj.


Ambaŭ landoj estas vastaj, kun grandaj loĝantaroj, kaj havas similajn sociajn defiojn por trakti, do mi kredas, ke la ebleco ekzistas, nia komuna merkato superas 100 miliardojn da dolaroj, se vi kalkulas, de la 1960-aj jaroj ĝis nun, kiom ni nun produktas pohore, la kvanto da resursoj rezultantaj de la komerco kun Ĉinio estas nekredebla! Ajna matematikisto estus impresita. Sed mi tre ŝatus ĝin diversigi, tio gravas por ni, por nia disvolviĝo, kaj Ĉinio havas grandan socian vizion en tiu ĉi aspekto, la propono de prezidanto Xi Jinping pri distribuado de la riĉeco montras lian zorgon al la socio, kio estas gravega ankaŭ por Brazilo pro la nunaj ecoj de la brazila socio, ankaŭ ni devas labori por krei pli egalecan socion. Sed estas grave ke ĉiu lando havu sian celon, sian strategion, kaj ni ĉiam povas iom gajni de la aliaj. Tio estas kungajna situacio.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments