El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unua kosmopromenado de ĉinaj astronaŭtoj de Shenzhou-13

| 2021-11-08
Bookmark and Share



Frumatene de la 8a de novembro laŭ la pekina tempo, skipo de la spacveturilo Shenzhou-13 finis sian unuan kosmopromenadon kaj ĉiujn siajn difinitajn taskojn ĉirkaŭ tri semajnojn post la alveno al la ĉina kosmostacio.


Astronaŭto Zhai Zhigang kaj lia kolegino Wang Yaping laboris ekster la modulo, dume astronaŭto Ye Guangfu subtenis ilin ene de la stacio.


Tio estis la dua kosmopromenado de Zhai Zhigang, 13 jarojn post lia unua kosmopromenado.


Tio ankaŭ igis Wang Yaping, la unuan ĉinan astronaŭtinon, fari kosmopromenadon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments