El Popola Ĉinio>头条新闻>

José Dirceu: Ĉinio malfermas aron da oportunoj al Brazilo

| 2021-11-05
Bookmark and Share

Vespere de la 10-a de novembro en Ĉinio, matene de tiu tago en Brazilo, la brazila politikisto José Dirceu, invitita de Instituto AMSUR kaj la pensfabriko Tefloroj de Leblon, faris prelegon titolitan "Brazila politika kadro -- agantoj kaj perspektivoj" kaj babilis kun homoj de Brazilo kaj Ĉinio pri la rilatoj inter ambaŭ landoj.



José Dirceu en sia juneco estis prezidanto de la Nacia Unio de Studentoj. En 1982 li kunfondis la Partion de Laboristoj, kiun li prezidis de 1995 ĝis 2002. Li ankaŭ estis deputito en la brazila parlamento (1991-1995, 1999-2005) kaj ĉefo de la akcesoraro de brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva inter 2003 kaj 2005.


José Dirceu


En sia prelego, Dirceu resumis la nunajn ĉefajn problemojn de Brazilo kaj uzis Ĉinion kiel ekzemplon de la lando, kiu prosperis pere de strategio bazita en publika kredito kaj ŝtataj firmaoj en ŝlosilaj areoj por stimuli ekonomian disvolvadon, strategio simila al tiu adoptita de la laborista partio en Brazilo.


Li rakontis, ke laŭ la historia vidpunkto, Brazilo neniam submetiĝis al la interesoj de alia lando dum longa tempo, do estas klara tendenco, ke Brazilo sekvos sian propran vojon. Li ankaŭ diris, ke la mondo nuntempe trairas profundajn ŝanĝojn, kaj estas eraro kredi, ke la mondo polusiĝas inter Ĉinio kaj Usono, ĉar fakte la tendenco estas, ke landoj serĉu kunlaborojn kun ajna alia lando surbaze de siaj propraj interesoj.


Demandita de raportisto de El Popola Ĉinio pri la graveco de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) kaj la pordmalfermo de Ĉinio por disvolviĝo de Brazilo, Dirceu deklaris, ke Ĉinio malfermas vastan aron da oportunoj al Brazilo, ĉar Brazilo jam delonge estigis sian bazan industrion kaj povas provizi al Ĉinio diversspecajn varojn. Brazilo ankaŭ volas importi teknologiojn kaj financajn investojn el Ĉinio, kaj ĉinaj firmaoj fariĝis gravaj investantoj kaj provizantoj de teknologio en Brazilo. La strategio de Ĉinio enkorpigas la nocion, ke la ĉina disvolviĝo dependas de la monda disvolviĝo, kaj nuna tendenco estas, ke registaroj repripensu siajn strategiojn pri tutmondiĝo kaj firmaoj disigu siajn industriajn ĉenojn tra la mondo. En tiu kunteksto, Ĉinio estas grava por Brazilo en tri sektoroj: teknologio, investoj kaj importado de brazilaj produktoj.


Li tamen atentigis, ke unue Brazilo bezonas reformi sian ekonomian modelon por krei kondiĉojn por malfermi sian ekonomion. Brazilo kapablas duobligi sian malnetan enlandan produkton kaj fariĝi grava ento de monda ekonomia disvolviĝo kunlabore kun Ĉinio kaj aliaj landoj.


Ĉinio malfermas aron da oportunoj al Brazilo, tamen brazila elito sin katenis al la pasinteco kaj hezitas aliĝi al la tendenco de nuntempa mondo. Por modernigi la landon, la brazila registaro, sub la gvido de la Partio de Laboristoj, kreis la Soverenan Fonduson de Sub-salo (fonduso por kolekti impostojn el nafto de la subsala tavolo de brazila marbordo), kies celo estis krei revolucion en edukado kaj scienca esplorado en Brazilo, sed estis malfondita post la puĉo de 2016.


La nuna tasko estas unue rekonstrui Brazilon, poste reformi ĝin. Estas tre grave studi la ĉinajn spertojn kaj lerni de ĝi, ĉar Ĉinio havos pli kaj pli gravan influon en la mondo.


Demandita pri sia persona penso pri demokratio, Dirceu respondis, ke demokratio estas relativa, ekzemple, en la brazila politika sistemo la parlamento ne reprezentas proporcie ĉiujn federacierojn de la lando, kaj reguloj ofte ŝanĝiĝas pro politikaj aranĝoj. La distrikt-bazita balota sistemo de Usono malebligas partoprenon de malplimultoj, ĉar malgrandaj partioj ricevas grandan procenton de la balotoj kaj elektas tre malmultajn reprezentantojn. Tiusence estas stulte diri, ke Usono havas demokration kaj Ĉinio ne. En ĉiu lando estas malsama modelo, ĉiu kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj.


Demandita de ĉina raportisto pri la prioritatoj de la partio kaze de venko en la venontjara balotado, Dirceu klarigis, ke la ĉefa tasko estos kontraŭbatali malriĉecon kaj malsaton, kaj la ĉefa celo estos estigi scienc-teknikan revolucion en la lando.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments