El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis gazetara centro de 4-a ĈIIE

| 2021-11-05
Bookmark and Share

La 4-an de novembro oficiale ekfunkciis la gazetara centro de la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). La gazetara centro starigis areojn kiel konsultan servareon, amaskomunikajn publik- kaj ekskluzivan laborareojn, radio- kaj televidan teknikan servareon, intervjuan ĉambron, gazetar-konferencan salonon, manĝan kaj libertempan servareon. ĈIIE klopodas por glata laboro de en- kaj eksterlandaj ĵurnalistoj.


Oni raportis, ke ĉi-jara ĈIIE altiras pli ol 3 000 ĵurnalistojn el 641 amaskomunikiloj de 30 landoj kaj regionoj. La gazetara centro ankaŭ provizas raportistojn per nuba intervju-ĉambro, kiu faciligas foran intervjuon inter invititoj kaj ĵurnalistoj.


La 4-an de novembro, oficiale ekfunkciis la gazetara centro de la 4-a ĈIIE. (Fotis Weng Qiyu, raportisto de Popola Interreto.)


La publika laborareo en la gazetara centro (Fotis Weng Qiyu, raportisto de Popola Interreto.)


Oni laboras en la gazetara centro. (Fotis Weng Qiyu, raportisto de Popola Interreto.)


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments