El Popola Ĉinio>头条新闻>

Por 140-jariĝo de Lusin ĉina konsulejo en Nigato okazigis retan kunvenon

| 2021-11-05
Bookmark and Share

de Wang Zhongyi


Por festi la 140-jariĝon de Lusin, la 30-an de oktobro la ĉina konsulejo en Nigato okazigis retan kunvenon. La kunveno celas diskonigi amikecon inter la sinjoroj Lusin kaj Fujino (Fujino Genkurō) kaj pliigi amikajn interŝanĝojn de ambaǔ landoj. Zhou Lingfei, prezidanto de la Kultura Fonduso de Lusin kaj la plej aĝa nepo de Lusin, ĉeestis la kunvenon.


Lusin en juneco


En 1904 Lusin lernis medicinon en Sendajo, Japanio. Tiam estis la tempo de rusa-japana milito, ambaǔ imperiismaj landoj militis en la teritorio de Ĉinio. Lusin vidis ŝokan scenon montritan en leciona projekciaĵo: iu ĉino estis mortita kiel rusa spiono, ĉirkaǔaj ĉinoj senemocie rigardis, dume najbaraj japanaj lernantoj hurais. Lusin tuj konsciis, ke nura korpa fortiko kun neklara kapo estas senutila por ĉinoj, pli bone klerigi ĉinojn per skribaĵo ol per medicino. Tia nacia konscio fariĝis pensa fundamento de Lusin.


Foto donacita de sinjoro Fujino al Lusin


Samtempe sinjoro Fujino kun diligenteco, detalemo, akceptemo kaj bonkoreco estis fidinda al Lusin. Pro la amikeco kun Fujino por pli ol 20 jaroj Lusin verkis la konatan eseon Sinjoro Fujino en 1926.


Statuo pri Fujino (sidanta) kaj Lusin (staranta) en la gubernio Fukui, naskiĝloko de Fujino


La eksterlanda lernado grandigis animon de Lusin, la nacia koncepto igis lin esti firma patriotisto, kaj la amikeco inter li kaj Fujino montris al li bonajn rilatojn inter homoj. La amikeco estas rara precipe sub la fono de japana agresado al Ĉinio. Tia amikeco, super nacia antaǔjuĝo kaj bazita sur reciproka respekto, estas semo por amikeco kaj interkompreno inter la du landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments