Subakva biblioteko en Chengdu
Lastatempe ĉe Xingrong-lago de la novregiono Tianfu, Sichuan-provinco, malfermiĝis subakva biblioteko. De malproksime, ĝi aspektas kiel malfermita libro kuŝanta apud la lagobordo. Inter la biblioteko kaj la lago estas vitra muro etendiĝanta subakve. Tra la muro videblas abundaj herboj kaj naĝantaj fiŝoj. Tie oni povas sperti la ĝojon legi subakve.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments