【E-radio】Debutis uniformoj kaj ekipaĵoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2021-11-02
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Sukcese okazis Nankina Paca Forumo 2021

– Ĉinio lanĉis novan sateliton Jilin-1 Gaofen 02F

– Debutis uniformoj kaj ekipaĵoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

– Eksponaĵoj por ĈIIE atingis ekspoziciejon


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Sukcese okazis Nankina Paca Forumo 2021


Inter la 24-a kaj la 26-a de oktobro okazis en Nankino, Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio, la ĉijara Nankina Paca Forumo, kunorganizita de UNESKO, la Informa Oficejo de Jiangsu kaj la registaro de Nankino. Ĉijara forumo eĥis la spiriton de la Konferenco pri Biodiverseco de UN okazinta ĉi-jare en la urbo Kunming de Yunnan-provinco, kaj havis kiel ĉeftemo "vivi en harmonio kun la naturo por havi pacon."


– Ĉinio lanĉis novan sateliton Jilin-1 Gaofen 02F


Ĉinio lanĉis la novan sateliton al la spaco el la Jiuquan-a Satelita Lanĉejo en nordokcidenta Ĉinio je la 14a horo kaj 19 minutoj de la 27-a de oktobro. La satelito Jilin-1 Gaofen 02F estis lanĉita per la portraketo Kuaizhou-1A kaj sukcese eniris la planitan orbiton.


– Debutis uniformoj kaj ekipaĵoj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj


Okaze de la 100-taga retrokalkulo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la 27a de oktobro, debutis la uniformoj kaj ekipaĵoj por la Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La dezajno estis elektita inter pli ol 600 kandidataj verkoj kaj poste optimumigita. La uniformoj, kun elementoj de kernaj bildoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj tradiciaj ĉinaj teknikoj por fari pejzaĝajn pentraĵojn, esprimas la harmonion inter la homaro kaj la naturo.


-- Eksponaĵoj por ĈIIE atingis ekspoziciejon


La 23an de oktobro, kamionoj kunportantaj eksponaĵojn por la 4a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) atingis la nordan placon de la Nacia Ekspozici-kunvena Centro en Ŝanhajo. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke ĈIIE estas la monde unua nacinivela ekspozicio pri importoj kaj estas ligita al la strategio de Ĉinio pri plua malfermiĝo al eksterlando.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments