El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

La mapo de Pekino kreita de Frank Dorn en 1936

| 2021-11-01
Bookmark and Share


Frank Dorn restis en Pekino de 1934 ĝis 1939. Dum tiuj jaroj li kreis unu el la plej interesaj mapoj de la urbo. Krom mapverkado, li ankaŭ faris esplorojn en la arkivoj de la Malpermesita Urbo, laboris sub la fifama usona komandanto Stillwell kaj foje spionis la japanajn invadantojn. Per rimarkinda karikatura stilo, Frank Dorn majstre kaptis la tiaman etoson de Pekino. Jen kelkaj detaloj de lia mapo:


La Granda Kanalo



Post kiam Pekino fariĝis la ĉefurbo de Ĉinio, oni kreis 1 800-kilometr-longan kanalon etendiĝantan ĝis Hangzhou. Sen ĝi, Pekino ne estus kapabla vivteni milionon da loĝantoj. Poemoj el Ming-dinastio (1368-1644) rakontas, kiel birdoj tiam ŝvebis super grenboatoj velantaj sur la kanalo, sekvante ilin dum miloj da kilometroj survoje al la ĉefurbo.


La Malpermesita Urbo



En 1403, imperiestro de Ming-dinastio decidis movi la ĉefurbon de Nankino al Pekino. La konstruado de la nova palaco daŭris 17 jarojn. Imperiestroj loĝis tie ĝis 1924, kiam la lasta imperiestro estis devigita foriri el la palaco.


La Ĉiela Altaro



La Ĉiela Altaro estis la plej granda kaj grava el la imperiaj altaroj. La imperiestroj venis ĉi tien en difinitaj okazoj por preĝi por bona rikolto. En 1918 la Ĉiela Altaro estis oficiale malfermita al la publiko, kaj nuntempe ĝi estas granda parko vizitata de multaj homoj.


La Flava Templo



La Flava Templo estis konstruita en 1652 por gasti eminentajn lamaojn. Kiam la kvina Dalai-lamao alvenis en la ĉefurbon dum Qing-dinastio(1616-1911), bildo de li kun la imperiestro estis pentrita. Post lia vizito, la Flava Templo daŭre funkciis kiel gastejo de altrangaj lamaoj vizitantaj Pekinon.


Kameloj



Dum jarmiloj kameloj portis karbon el la minejoj de Mentougou en la urbon Pekino. Sur la malebenaj polvaj vojoj kondukantaj al la ĉefurbo, kamelo estis senkompare la preferata transportbesto. Kamelistoj kutimis gvidi longajn vicojn de kameloj tra la stratoj de Pekino. Tamen, en la 1920-aj jaroj, pavimitaj vojoj aperis kaj kameloj fariĝis malutilaj al la trafiko, kiam bicikloj kaj aŭtoj komencis populariĝi sur la stratoj de Pekino. Malgraŭ tio, laŭ Ann Paludan, kameloj daŭre estis uzataj por transportado ĝis la 1970-aj jaroj en la periferio de Pekino.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Beijing Postcards




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments