El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping alvokas konkretajn agojn por kuntraktado de tutmondaj defioj

| 2021-11-01
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokas la internacian komunumon kune trakti tutmondajn defiojn.


La 31an de oktobro li faris la paroladojn, kiam li per videoligo ĉeestis la 16-an Pintkunvenon de Gvidantoj de G20.


Li alvokis la ĉefajn ekonomiojn plifortigi kunlaborojn por ekvilibrigi mediprotekton kaj ekonomian disvolviĝon, same kiel en traktado de klimatŝanĝiĝo kaj garantio de vivtenado de homoj.


Li alvokis klopodojn por plene kaj efike efektivigi la Kadran Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Parizan Interkonsenton, laŭ la principo de komunaj sed malsamaj respondecoj.


Li ankaŭ urĝis evoluintajn landojn serioze plenumi siajn devontigojn al evoluantaj landoj en financa provizado por helpi ilin alfronti klimatŝanĝiĝon.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments