El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉizarto de kokoso en Hainan, Ĉinio

| 2021-10-29
Bookmark and Share


En Hainan-provinco de Ĉinio oni uzas kokosan ŝelon, kokosujan lignon kaj ŝelajn fibrojn por fari kokosajn ĉizartaĵojn. La arto estis enlistigita kiel ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo de la lando en 2008.


51-jara Ke Qiufeng, heredanto de tiu ĉi arto, diris: "Mi ekamis tiun arton, kiam mi unuafoje vidis ĝin." Li eklaboris en hainan-a metiarta fabriko de kokosa ĉizarto en 1994 kaj tie lernis de fakuloj. Post 10-jara lernado li komencis sendepende fari metiartaĵojn el kokosoj.


Li diris, ke oni povas fari ne nur ornamaĵojn, sed ankaǔ vivbezonaĵojn. Kokosa artaĵo postulas procezon de desegno, elekto de materialo, poluro, ĉizado kaj tiel plu.


Ke ankaǔ instruas junulojn en loka profesia lernejo por heredigi la teknikon al ili.








Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments