El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis blankan libron kontraǔ klimatŝanĝiĝo

| 2021-10-28
Bookmark and Share


La 27-an de oktobro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron Reage al Klimatŝanĝiĝo: Ĉinaj Politikoj kaj Atingoj.


La libro diras, ke la klimatŝanĝiĝo estas la defio por la tuta homaro. Ĉinio ege zorgas pri tio. Kiel la plej granda disvolviĝanta lando, Ĉinio, solvante malfacilojn ekonomiajn kaj sociajn, faris multajn strategiojn, rimedojn kaj agojn reage al klimatŝanĝiĝo, partoprenis en klimata administrado de la mondo, kaj jam akiris pozitivajn rezultojn.


La libro prezentas, ke Ĉinio aktive reagas kaj persisteme paŝas sur la disvolva vojo verda kaj malalt-karbon-ellasa, la lando samtempe solvas la problemojn de mildigo de poluado kaj karbon-ellasa malmultigo kaj serĉas novan modelon por disvolviĝi kun malmulta karbon-ellasado. Kiam la ekonomio kaj socio sane disvolviĝas, ĝia karbona ellasado evidente malmultiĝas. Rapide progresas nefosiliaj fueloj kaj karbona konsumado sin turnas al pureco kaj malmulta ellaso. Verda vivo fariĝis nova vivstilo.


La libro diras, ke trakti la klimatŝanĝiĝon estas la afero de la tuta homaro. Fronte al la senprecedencaj malfaciloj pri regado al la klimatŝanĝiĝo, la internacia komunumo devas ankaǔ senprecedence alpreni siajn respondecojn kaj kunlabori por trovi manieron harmoniigi la homaron kaj la naturon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments