El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kapabloj pri porcelana ĉizado

| 2021-10-27
Bookmark and Share

Hu Antong, 55-jara, estas el la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong, Ĉinio. Influata de sia familio, li komencis porcelanan ĉizadon en sia infanaĝo. Danke al majstroj, liaj kapabloj fariĝis pli kaj pli elstaraj.


Porcelana ĉizado estas la tradicia arto en Ĉinio, kiu integras pentraĵon, kaligrafion kaj ĉizadon, same kiel penikon, inkon, koloron kaj tranĉilon. Hu Antong uzas tranĉilon kiel plumon por ĉizi etajn markojn sur porcelano, kaj finfine la verko estas preta.


Hu Antong kreis milojn da verkoj per porcelana ĉizado, ekzemple parto de la pentraĵo Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo kaj La Antikva Urbo Taierzhuang.


Hu Antong retuŝas la verkon per porcelana ĉizado nomata Ĝustatempa Neĝo Promesas Riĉan Rikolton.


Hu Antong kreas verkon per porcelana ĉizado en sia studio.


Hu Antong montras malsamstilajn ĉiztranĉilojn.


Hu Antong spektas per lupeo la verkon Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo.


Fotoj de Sun Zhongzhe, el la novaĵagentejo Xinhua

Redaktoro: Han Xin



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments