El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigitaj medaloj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2021-10-27
Bookmark and Share


La 27-a de oktobro estas la 100-taga retrokalkulo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralolimpikoj 2022. En tiu ĉi tago estis oficiale publikigitaj la ora, arĝenta kaj bronza medaloj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Sur la medaloj estas samcentraj cirkloj ĉirkaǔantaj la olimpikajn ringojn. Ili simbolas unuiĝon de tutmondaj popoloj sub la alvoko de la olimpika spirito.



La diametroj de la medaloj estas samaj, je 8.7 cm. La bildoj sur la medaloj estas simplaj kaj elegantaj, prezentante la postulon de la olimpikoj -- simplo, sekuro kaj mirindo.



La desegnado de la medaloj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 eĥas tiun de la Pekinaj Someraj Olimpikoj 2008 kaj montras la kulturan heredon de Pekino -- urbo por du Olimpikoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments