El Popola Ĉinio>头条新闻>

Olimpika televid-kanalo estis lanĉita

| 2021-10-27
Bookmark and Share


La 25-an de oktobro la Ĉina Media Grupo lanĉis olimpikan televid-kanalon kun ultraalta difino. La kanalo CCTV-16, permesita de la Internacia Olimpika Komitato, rajtas uzi la nomon kaj emblemon de Olimpikoj. Ĝi elsendas programojn kun ultraalta difino aǔ alta difino. Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, sendis gratulan mesaĝon al la lanĉo.


Samtage, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, sendis salutmesaĝon, per kiu li gratulas la Ĉinan Median Grupon okaze de la kanal-lanĉo, kaj emfazis, ke oni devas ĉiuflanke prezenti la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn kaj la Paralimpikojn, kio kontribuos al sporta disvolvado de la lando.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments