El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese okazis Nankina Paca Forumo 2021

| 2021-10-27
Bookmark and Share

Inter la 24-a kaj la 26-a de oktobro okazis en Nankino, Jiangsu-provinco, sudorienta Ĉinio, la ĉijara Nankina Paca Forumo, kunorganizita de UNESKO, la Informa Oficejo de Jiangsu kaj la registaro de Nankino.


Park Goeun, fakulo el la Korea Respubliko, parolas en la forumo.


En la mondo, kiu alfrontas multajn defiojn, kiuj postulas internacian kunlaboron, la homaro devas persisti en konstruado de la paco kaj kundisvolviĝo. Paco ne estas nur malmilito, sed ankaŭ malaperigo de ĉiaj minacoj kapablaj estigi militon aŭ konfliktojn. Tiusence ni povas diri, ke konstruado de harmonio inter landoj kaj homoj, kaj ankaŭ inter vivaĵoj, estas esenca parto de konstruado de paco, kaj la konstruado de harmonio inter homoj kaj naturo, esenca parto de la koncepto de daŭripova disvolvado, estas laboro nepre necesa.


Tiu ĉi forumo eĥas la spiriton de la Konferenco pri Biodiverseco de UN okazinta ĉi-jare en Kunming de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj la penson de ĉina prezidanto Xi Jinping pri ekologia civilizacio, fokusante en la temo "vivi en harmonio kun la naturo por havi pacon", kiu stimulis multajn debatojn kaj interŝanĝojn de spertoj pri konstruado de mediamika civilizacio.


Inter la temoj priatentitaj de fakuloj, lokaj fakuloj prezentis la spertojn de  Nankino pri protektado de Jangzio, batalo kontraŭ aerpoluado, rebonigo de biodiverseco, mediamika arkitekturo, nul-karbona industrio, inter aliaj temoj. La spertoj de Nankino estas lernindaj de aliaj urboj kaj landoj, kaj povas inspiri novajn agadojn cele al konstruado de mediamika civilizacio. Nankino estas naci-nivela provurbo pri verda disvolvado, kun 378 rilataj projektoj.


Matteo Marchisio, itala fakulo pri klimatŝanĝiĝo, parolas al la forumo.


Klimatŝanĝiĝo estas alia fokusa temo, kun pluraj diskutoj pri ĝia efiko sur la homaro, sur biodiverseco, sur nia vivmaniero ktp. Matteo Marchisio, kiu prelegis el eksterlando per video, diris, ke 2021 estas ŝlosila jaro por trakti klimatŝanĝiĝon.


La prelego de Marchisio, titolita "inkluzivigaj verdaj financoj por kampara revigligo", ankaŭ substrekis la spertojn de Ĉinio pri disvolvado, malaperigo de malriĉeco, kaj li prezentis projekton en Hunan-provinco, per kiu farmistoj fariĝis protektantoj de la medio.


Aliaj prelegantoj ankaŭ substrekis la rolon de verdaj investoj kaj verda disvolvado. Bai Bo atentigis pri daŭripovaj evoluigaj celoj de UN kaj la bezono de verdaj investoj por ke ili estu atingitaj. Nia industria modelo bezonas esti komplete renovigita, samkiel nia modelo pri cirkulado de varoj kaj investado. Ekzemple, li prezentis la defion disvolvi mediamikajn forĵeteblajn pakaĵojn: Necesas antaŭenigi esploradon kaj teknikojn por igi ilin pli bonprezaj kaj ankaŭ redukti loĝistikajn kostojn por ilin popularigi.


Xing Zhengjun, vic-urbestro de Nankino, parolas en la forumo.


Fakuloj pri medio, turismo kaj bestoj ankaŭ multe kontribuis por la forumo, montrante, kiel turismo povas esti utila en edukado de homoj pri protektado de la naturo kaj ankaŭ kulturaj heredaĵoj, kaj samtempe enspezigi homojn kaj organizaĵojn, kiuj sin dediĉas al mediprotektado.


Ili ankaŭ prezentis interesajn spertojn de Ĉinio, ekzemple pri protektado de grandaj pandoj kaj aliaj bestoj, kies populacio signife kreskis. Cetere, Ĉinio sukcesis, per mediplibonigo kaj translokigo de bestoj el aliaj lokoj, revenigi speciojn al regionoj, kie ili estis estingitaj rezulte de homaj agadoj, tiel ke nuntempe naturo revigliĝas kaj biodiverseco kreskas.


Podia diskuto en la forumo


Ekzistas interkonsento pri la bezono de internacia kunlaboro por trakti tutmondajn problemojn, kaj la pandemio de KOVIM-19 klare montris al ni la gravecon de internacia kunordigo. La konstruado de paca kaj daŭripova socio same ne povas esti sukcesa sen internacia kunlaboro, sekve kunlaboro estas la nura ebla vojo. Ni kune konstruu la homaran komunumon de komuna estonteco!


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments