El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis manlibroj por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2021-10-27
Bookmark and Share


La 25-an de oktobro la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj publikigis manlibrojn por la Vintraj Olimpikoj. La du manlibroj, unu por sportistoj kaj teamaj oficialuloj kaj la alia por ĉiuj el rilataj flankoj, liveras ĉiuflankan gvidilon por preventi la epidemion. Ili helpos olimpik-rilatajn personojn bone vojaĝi al Ĉinio, partopreni la Olimpikojn kaj forlasi Pekinon.


La du manlibroj kovras la tutan vojaĝon por ĉiuj partoprenantoj kaj detale klarigas la kontraǔepidemiajn rimedojn dum eniro en Ĉinion kaj sistemo de fermit-cirkulada administrado. Ili estas pluapaŝaj detaloj de la kontraǔepidemiaj politikoj lastatempe faritaj de la Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato.


La ŝlosilaj principoj de la manlibroj estas: Fermit-cirkulada administrado; vakcinado; testado, spurado kaj kvaranteno; minimuma fizika interago; koncepto de higieno; kontakt-oficisto pri KOVIM-19 kaj tiel plu.


La dua versio de la manlibroj publikiĝos jarfine.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments