Marcio Pochmann: Vigleco estas nun ĉe Pacifiko, ne plu ĉe Atlantiko

| 2021-10-26
Bookmark and Share


La 22-an de oktobro, vespere de Pekino kaj matene de Brazilo, okazis prelego kaj babilado de la brazila ekonomikisto kaj politikisto Marcio Pochmann, prezidanto de la Instituto Lula, profesoro de la Ŝtata Universitato de Campinas, eks-prezidanto de la Fondaĵo Perseu Abramo kaj eksa prezidanto de la Esplora Instituto pri Aplika Ekonomio (IPEA). La evento estis organizita de la pensfabriko Camelias do Leblon (Tefloroj de Leblon) kaj la Instituto AMSUR.


Sub la temo "Ecoj de Nuntempa Brazila Ekonomio kaj Ĝiaj Rilatoj kun Ĉinio", Pochmann parolis pri la malfacilo kompreni la ekonomian situacion de Brazilo en la kunteksto de historia disrompo, kiu estas la translokiĝo de la centro de ekonomia vigleco de la mondo, de la Atlantiko al la Pacifiko kaj fokusis en la oportunoj, kiujn tiu translokiĝo povas krei por Brazilo.


Pere de la Silka Vojo, Ĉinio ligiĝis al la mondo, kaj la komerco inter Oriento kaj Okcidento fariĝis gravega. La blokado de konstantinopolo estis motoro de serĉado de novaj vojoj, per maro, por ligi Eŭropon al Azio, kaj dum tiu klopodado oni malkovris Amerikon. Nuntempa Ameriko rezultas de tiu klopodado de Eŭropo fari komercon kun Ĉinio.


Surbaze de ekonomia koncepto konata kiel Sistema Ciklo de Akumulado, Pochmann analizis la ekspansion de Usono, kies frua stadio konsistis el materia ekspansio, kaj sekve ĝi evoluis al la financa ekspansio, kiu anoncas la finon de la akumulebleco laŭ tiu modelo, alivorte, estas tendenco, ke Usono ne plu estos la ĉefa ekonomio de la mondo en baldaŭa estonteco.


En la 1930-a jaroj, Brazilo sukcesis profiti de la ekspansio de usona ekonomio por industriiĝi kunlabore kun ĝi. En la 1980-aj jaroj, Usono reorganizis sian ekonomion por financa ekspansio kaj tiel malebligis al disvolviĝantaj landoj antaŭenigi materian ekspansion. En la 1980-aj jaroj, Brazilo kaj aliaj latin-amerikaj landoj aliĝis al novliberalismo kaj kapitalo migris de produktado al spekulacio, malhelpante la disvolviĝon de tiuj landoj. Brazilaj industriistoj tiutempe vendis siajn firmaojn por fariĝi investantoj, dum aliaj daŭrigis siajn negocojn, sed esence fariĝis komercistoj, kiuj importas partojn por munti la finan produkton. Tio klarigas, kial la brazilaj entreprenantoj kontraŭbatalas laboristajn rajtojn anstataŭ postuli pli altan teknikan nivelon de laboristoj.


La moviĝo de la centro de ekonomia vigleco donas al Brazilo ŝancon, kiun ĝi neniam antaŭe havis, por liberiĝi de usona imperiismo kaj pli forte ligiĝi kun siaj najbaroj, kiuj bezonas kune ligiĝi al Oriento, al kiu la brazila ekonomio jam estas parte konektita pro la eksportado de agrikulturaj produktoj. Tiu nova realo de la brazila ekonomio en la nuna jardeko povas malfortigi la povon de spekulacio kaj stimuli produktadon, kreante novajn oportunojn por la industrio de Sud-Ameriko, kio ankaŭ postulos novajn politikojn.


Reage al demando de Olivia Bulla, raportisto de la brazila ekonomia ĵurnalo Valor Economico, kial Ĉinio sukcesis venki la batalon kontraŭ malriĉeco kaj kreskigi la mezan socian klason, dum Brazilo klopodis fari tion kaj malsukcesis, Pochmann klarigis, ke la kresko de la meza klaso en Azio rezultas de industriiĝo kaj la ĉina politiko pri ekonomia disvolvado estas malsama ol tiu aplikita en Brazilo. En tiu lasta la registaro fokusis en financa helpo al malriĉuloj por igi ilin konsumantoj kaj tiel kreskigi postulon pri varoj, instigante kreskon de produktado. En Ĉinio la registaro kontrolas ĉiun regionon, kie estas malriĉeco, analizas ĝiajn ekonomiajn perspektivojn kaj la kvalifikojn de lokanoj por krei specifan planon por loka disvolviĝo.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments