El Popola Ĉinio>头条新闻>

50-jariĝis restarigo de laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko en UN

| 2021-10-25
Bookmark and Share

La 22an de oktobro la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis dokumenton pri la kunlaboroj de la lando kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN) antaŭ la kunveno memorfestanta la 50an datrevenon de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko en UN.



La 25an de oktobro 1971, la Ĝenerala Asembleo de UN en sia 26a sesio adoptis rezolucion 2 758 por restarigi ĉiujn rajtojn de la Ĉina Popola Respubliko en UN.




La dokumento diris, ke dum la pasintaj 50 jaroj, Ĉinio firme protektis pacon kaj sekurecon de la mondo, aktive akcelis tutmondan disvolviĝon, senĉese laboris por antaŭenigi internacian administradon, plene subtenis la centran rolon de UN en internaciaj aferoj, aktive akcelis kaj protektis homajn rajtojn, forte antaŭenigis evoluadon kaj kunlaboron pri sociaj aferoj, kaj faris kontinuan kontribuon por plibonigo de sanzorgo de la homaro. Ĉinio estos plu konstruanto de la monda paco, kontribuanto al la tutmonda evoluado, defendanto de la internacia ordo kaj liveranto de publikaj varoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments