El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la 4-a Dialogo Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj Karibio

| 2021-10-25
Bookmark and Share

La 22-an kaj 23-an de oktobro okazis en la sidejo de Ĉina Akademio pri Historio, Pekino, Ĉinio, la 4-a Dialogo Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj Karibio (LAK), sub la temo "Kunhavigo de Spertoj pri Disvolvado: Survoje al Nova Ĉin-LAK-a Partnereco".



En la solena malfermo laŭvice parolis Ma Peihua, vicestro de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK); Eduardo Frei Ruiz-Tagle, eksa prezidento de Ĉilio; Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo; Wang Linggui, vicprezidanto de la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj; Qiu Xiaoqi, speciala reprezentanto de la ĉina registaro por latin-amerikaj aferoj; Li Jinzhang, eksa vicministro de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj de Ĉinio; Luis Diego Monsalve, ambasadoro de Kolombio en Ĉinio; kaj Paulo Estivallet de Mesquita, ambasadoro de Brazilo en Ĉinio.


Temoj kiel la jam funkciantaj fruktodonaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj LAK, la neceso plifortigi kunlaborojn por trakti mondajn problemojn kiel tutmonda varmiĝo kaj pandemio, la graveco de interŝanĝo de spertoj inter Ĉinio kaj LAK kaj la bezono plifortigi interŝanĝojn inter Ĉinio kaj LAK estis vaste atentataj en plejparto de la inaŭguraj paroladoj.


Du Zhanyuan substrekis la gravecon de kulturaj interŝanĝoj por disvolvi interkomunikadon kaj kunlaboron inter landoj, precipe inter la junularo, ĉar al ili apartenas la estonteco de tiuj rilatoj, li ankaǔ komentis la respondleteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la junuloj partoprenantaj en la programo GYLD (Dialogo de Junaj Gvidantoj de la Mondo), per kiu prezidanto Xi instigas la junularon kontribui en la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.


Wang Linggui atentigis, ke la pandemio de KOVIM-19 evidentigis la gravecon de tutmonda kunlaboro por trakti grandajn mondajn defiojn, kaj diris, ke landoj bezonas ne nur disvolvi siajn specifajn politikojn pri tiaj temoj, sed ankaŭ kunordigi ilin kun tiuj disvolvataj internacinivele. Per kunlaboro kaj interŝanĝo oni povas konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco.


Qiu Xiaoqi klarigis, ke disvolviĝo ne povas esti privilegio de malmultaj landoj, kaj Ĉinio volas konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco por ke ĉiuj popoloj ĝuu la fruktojn de disvolviĝo. Ĉinio trovis sian propran vojon al disvolviĝo, montrante al la mondo, ke disvolviĝo povas esti diversa. Ĉiu lando devas serĉi sian propran modelon de disvolviĝo.


Luis Diego Monsalve rakontis pri la vasta kunlaboro inter Ĉinio kaj Kolombio, substrekante la ĉinan partnerecon en la konstruado de la metroo de Bogoto, la komercajn rilatojn inter la du landoj, la interŝanĝojn kadre de scienco kaj tekniko kaj ankaŭ en modernigo de agrikulturo, la helpon de Ĉinio al Kolombio kadre de la batalo kontraŭ malriĉeco, kaj la kontribuon de Ĉinio, per vakcinoj, al la lukto de Kolombio kontraŭ la pandemio.


Paulo Estivallet de Mesquita substrekis, ke la ĉin-brazila komerco ĉi-jare jam rompis la rekordon de 20 miliardoj da usonaj dolaroj -- la plej alta en la historio de komercaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ĉinio estas la ĉefa ekstera investanto en la brazila merkato, kaj ĉinaj firmaoj ludas kernan rolon en la modernigo de brazila infrastrukturo.


Sekve okazis ceremonioj pri subskribado de kunlaboroj, pri sciencaj interŝanĝoj inter la Instituto pri Latin-Amerikaj Studoj, Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj (CASS) kaj Latin-Amerika Fakultato pri Sociaj Sciencoj (FLACSO); pri eldonado inter Blosson Press kaj Latin-Amerika Konsilio pri Sociaj Sciencoj (CLACSO); kaj pri strategia kunlaboro inter la Instituto pri Latin-Amerikaj Studoj, CASS kaj la oficejo pri eksteraj rilatoj de la provinco Jiangsu de Ĉinio. La ĉina eldonejo Blossom Press oficiale lanĉis la libron Senfina dialogo: Kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.


Sekve okazis pluraj diskutoj pri diversaj temoj, kun partopreno de fakuloj de Ĉinio kaj LAK, kiuj interŝanĝis opiniojn kaj spertojn pri diversaj aspektoj de la kunlaboroj kaj interŝanĝoj inter la du flankoj. Kiel rezulto de la dialogo, estis aprobita la Pekina Deklaracio pri la Dialogo Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj Karibio.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments