El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekina Deklaracio pri la Dialogo Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj Karibio

| 2021-10-25
Bookmark and Share

Esperantigita de Rafael Henrique Zerbetto



Ni, pensfabrikoj, amaskomunikiloj, universitatoj, eldonejoj, internaciaj organizaĵoj kaj lokaj registaroj en Ĉinio kaj landoj de LAK (Latin-Ameriko kaj Karibio), kune okazigis la 4an Dialogon Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj LAK la 22an kaj 23-an de oktobro 2021, en hibrida formo, de virtualaj kaj fizikaj eventoj, por plani interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon cele al kreskigo de novtipa Ĉina-LAK-partnereco.


Ni kredas, ke interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj estas gravaj movfortoj por homa civilizacio kaj paca tutmonda disvolviĝo. Efektivigi ĉi tiun dialogon inter Ĉinio kaj LAK-landoj kaj plibonigi reciprokan komprenon kaj kunlernadon estas nia komuna aspiro.


Ni celas plifortigi amikajn interŝanĝojn inter lokaj registaroj, antaŭenigi reciproke utilan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj utiligi la Interŝanĝan Centron Ĉinio-LAK (en Jiangsu-provinco de Ĉinio) kiel platformon por efektivigi diversajn interŝanĝajn kaj kunlernajn eventojn.


Ni bonvenigas la intencojn pliampleksigi la dialogon, kreskigi la nombron da partoprenantoj kaj labori kune por konstrui kunlaboran reton ĉirkaŭ la Dialogo Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj LAK.


Ni konsentas pri antaŭenigo de konstruado de mekanismoj rilataj al la Dialogo Inter la Civilizacioj de Ĉinio kaj LAK kaj esplorado pri la ebleco okazigi la Dialogon en la LAK-landoj kiam la okazo estos oportuna.


Ni proponas la konstruadon de platformo por kunlaboro kaj interŝanĝo de scioj inter Ĉinio kaj LAK-landoj laŭ la spirito de vasta interkonsiliĝo, kunlaboro kaj komuna profito, por dividi sciojn, rompi informajn barojn, plibonigi interkomprenon kaj reciprokan fidon kaj nutri komunan disvolviĝon.


Ni subtenas la plifortigon de la scienca reto pri Ĉinio en LAK-landoj kaj de la scienca reto pri LAK en Ĉinio, kaj subtenas komunan esploradon kaj kunpublikigon por la konstruado de akademia komunumo de komuna estonteco de Ĉinio-LAK.


Ni esperas, ke la kunlaboroj surbaze de la platformo provizita de ĉi tiu dialogo plu antaŭenigos interŝanĝojn kaj kunhavigojn de spertoj pri disvolviĝo, por ke la civilizacioj de Ĉinio kaj LAK fariĝu modelo de harmonia kunekzistado kaj kundisvolvado inter civilizacioj.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments