El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mars-sondilo normale refunkciis

| 2021-10-22
Bookmark and Share

Lastatempe refunkciis la ĉina mars-sondilo Tianwen-1 kaj mars-veturilo Zhurong, kaj ili komencis plenumi siajn esplorojn.



Ekde la lastaj dek tagoj de septembro la Tero kaj la Marso reciproke atingis la du flankojn de la Suno kaj la tri viciĝis rektlinie. Dum tiu ĉi fenomeno, la komunikado inter la Tero kaj la sondilo estis ĝenata de forta elektromagneta radiado el la Suno. Do la sondilo kaj veturilo eniĝis en aǔtomatan modelon kaj provizore ĉesigis laboron.


Nun la fenomeno jam pasis, kaj renormaliĝis la komunikado. Laǔ datumoj, la sondilo estis normala dum la daǔrado de la fenomeno. Komence de novembro, oni faros sondadon al la tuta Marso por akiri datumojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments