Kiel olimpika flamo estis transportita al Pekino?

| 2021-10-22
Bookmark and Share

Olimpika flamo elirinta el aviadilo en Pekino


La 20an de oktobro, la olimpika flamo atingis Pekinon. Fakte alvenis du flamoj, ĉiu protektata en eleganta lanterno, kies dezajno estas inspirita de la antikva ĉina lanterno de antaŭ ĉirkaŭ 2 000 jaroj, heredaĵo de la dinastio Okcidenta Han (206 a.K.-25).


La speciala lanterno desegnita por transporti la olimpikan flamon kaj la antikva lanterno, kiu inspiris ĝin


La flamo estis transportita al Pekino post ceremonio en Grekio pasintlunde, la 18-a de oktobro, dum kiu la flamo ekbrulis per parabola spegulo antaŭ la Templo de Hera en Olimpio, la naskiĝloko de la antikvaj Olimpikoj. La eventon prezidis la prezidento de Grekio, Katerina Sakellaropoulou, kaj oficialuloj de la Internacia Olimpika Komitato, inkluzive de ĝia prezidanto Thomas Bach kaj ĝia vicprezidanto Yu Zaiqiang.


Olimpika flamo ekbrulas en Grekio, la 18-an de oktobro.


Post tiu ceremonio, devus esti plurtaga stafetado de la olimpika flamo tra Grekio, sed tiu tradicio ĉi-foje estis draste limigita pro la pandemio de KOVIM-19, okazis nur mallonga stafetado en Olimpio. De tie la flamo iris al la stadiono Panatenaiko en Ateno por la oficiala transdona ceremonio al la Organiza Komitato de Pekinaj Vintraj olimpikoj, la 19-an de oktobro.


La Olimpika flamo estis eskortita dum la tuta flugo.


Tie, la flamo estis metita en du specialajn lanternojn kaj eskortita de membroj de la komitato ĝis la alveno en Pekino, kie okazis bonveniga ceremonio por la flamo. La ĉeesto de la olimpika flamo en Pekino atestas, ke Pekinaj Vintraj Olimpikoj alproksimiĝas!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments