El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion ni scias pri la specimeno de luna grundo?

| 2021-10-20
Bookmark and Share

La 19an de oktobro la Ĉina Akademio pri Sciencoj publikigis la plej novajn esplorrezultojn pri la specimeno de luna grundo venigita de la sondilo Chang'e-5. La esploro pruvis, ke tiu specimeno estas nova speco de luna bazalto. La rezulto montras, ke magmo ankoraŭ ekzistis sur la luno antaŭ 2 miliardoj da jaroj. La luna mantela areo, de kie venas tiu malfrua magmo, ne estas riĉa je radioaktivaj varmogeneraj elementoj kaj estas tre "seka". Tiu trovo donas al ni novan komprenon pri la evoluado de la luno kaj proponas novajn direktojn por lunesplorado en la estonteco.


La 15an de oktobro esploristo de la Ĉina Akademio pri Sciencoj prilaboris la specimenon. (Fotis Jin Liwang, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments