【E-radio】Ĉinio starigos fonduson pri biodiverseco

| 2021-10-20
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Adoptita Kunming-a Deklaracio pri biodiverseco

– Ĉinio starigos fonduson pri biodiverseco

– Homoj evakuitaj el inunditaj vilaĝoj al provizoraj loĝejoj

– Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio energie disvolvos reno-vigeblajn resursojn


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Adoptita Kunming-a Deklaracio pri biodiverseco


La 13an de oktobro en Kunming, Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, finiĝis la unua parto de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco. La kunveno adoptis la Kunming-an Deklaracion, kiu alvokas ĉiujn flankojn kunkonstrui komunan estontecon por vivaĵoj sur la Tero. La deklaracio promesas certigi la estigon, adopton kaj plenumon de la efika Kadro de Tutmonda Biodiverseco post 2020 por inversigi la nunan perdon de biodiverseco.


– Ĉinio starigos fonduson pri biodiverseco


La 12-an de oktobro en la 15-a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco, Ĉinio anoncis liveron de komenca kapitalo je 1.5 miliardo da juanoj por starigi Kunming-an Fonduson pri Biodiverseco, subtenante disvolviĝantajn landojn en konservado de biodiverseco. Ĉinio alvokas kaj bonvenigas kontribuojn el aliaj landoj.


– Homoj evakuitaj el inunditaj vilaĝoj al provizoraj loĝejoj


Preskaŭ 240 000 homoj estis trafitaj de la inundo pro daŭra pluvego en la gubernio Dali de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Ĝis nun pli ol 25 000 homoj estis evakuitaj al provizoraj loĝejoj, kiuj provizas al ili loĝadon kaj kuracajn servojn.


– Xi Jinping deklaris, ke Ĉinio energie disvolvos reno-vigeblajn resursojn


Posttagmeze de la 12a de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la 15an kunvenon de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco kaj faris ĉefteman paroladon. Xi diris: "Por atingi la celon de karbona pinto kaj karbona neŭtraligo, Ĉinio publikigos serion da rimedoj en gravaj sektoroj kaj industrioj. Ĉinio plue reĝustigos industrian kaj resursan strukturojn kaj energie disvolvos renovigeblajn resursojn, ekzemple, per konstruado de grandaj fotovoltaaj bazoj en dezertoj."


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments