El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazil-Ĉina Komerca Konsilio traktis kunlaboron per videoligo

| 2021-10-18
Bookmark and Share

La Brazil-Ĉina Komerca Konsilio okazigis videokonferencon pasint-ĵaŭde, la 14-an de oktobro, kun la ĉeesto de la brazila vicprezidanto, Hamilton Mourão, kaj la ministro pri Agrikulturo, Tereza Cristina. En la kunveno estis prezentita la dokumento titolita "Daŭripovo kaj Teknologio kiel Bazoj por Brazil-Ĉina Kunlaboro", celante proponi sugestojn por duflanka kunlaboro traktota en la 6-a sesio de la Ĉin-Brazila Altnivela Kunordiga kaj Kunlabora Komitato, kio okazos komence de la venonta jaro.



Laŭ la dokumento, Ĉinio elstaras en la sektoroj de artefarita intelekto, interreto de aferoj, blokĉeno kaj nuba komputado. La lando havas novigajn teknikajn solvojn por disvolvi inteligentajn urbojn, urban transporton, elektronikan komercon kaj distancan medicinon kaj edukadon, areojn, en kiuj la du landoj havas grandan potencialon por kunlaboro.


Mourão deklaris, ke la dulandaj rilatoj rapide disvolviĝis dum la pasintaj 20 jaroj kaj akiris fruktodonajn kunlaborajn rezultojn en diversaj sektoroj. Brazilo donos prioritaton al antaŭenigo de diversigo de siaj eksportaĵoj kaj daŭre plivastigos kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de mediprotektado kaj teknologio.


Laŭ Tereza Cristina, Ĉinio estas ege grava partnero por Brazilo. "La partnereco kun Ĉinio estas esenca por ke Brazilo estigu daŭripovan agrikulturan disvolviĝon". Ŝi substrekis, ke Brazilo kapablas plibonigi agrikulturan produktivecon kaj plenumi la bezonojn de la internacia merkato. Ŝi ankaŭ promesis pli da klopodoj por konservi la medion dum la procezo de agrikultura disvolvado.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments