El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinstila manĝaĵo populariĝas en Aŭstralio

| 2021-10-18
Bookmark and Share


Dim sim estas manĝaĵo kreita laŭ la formo de la tradicina ĉina manĝaĵo jiaozi-o. Kun farĉo el porkaĵo aŭ bovaĵo, ĝi estas kuirita vaporume aŭ frite. Ĝi populariĝis ekde la 1940-aj jaroj, kaj nun ĝi jam fariĝis simbola manĝaĵo de Melbourne kaj aliaj lokoj en Aŭstralio, kaj estas aĉetebla en aŭstraliaj vendejoj pri frititaj fiŝoj kaj terpomoj.


Laŭ raporto de CNN, Dim sim aperis en 1942. La kreinto de la manĝaĵo estas la ĉindevena aŭstralia komercisto William Chen Wing Young, kiu konsciis, ke multaj ĉinoj migrintaj al Aŭstralio dum la orfebra epoko perdis sian laboron pro maljuniĝo. Samtempe, li malkovris, ke la ĉina manĝaĵo, ekzemple ŝaŭmaj-o estas populara en Aŭstralio. Do li havis la ideon amasprodukti tion por liveri laborpostenojn al tiuj senlaboruloj.


Por allogi aŭstraliajn konsumantojn, li ŝanĝis la malfacile legeblan nomon ŝaŭmaj-o al Dim sim, kaj ĝi kaptis pli da atentoj.


Iutage, la filo de William, Tom, estis liveranta manĝaĵojn al konsumantoj kaj renkontiĝis kun sia amiko, funkciulo de vendejo pri frititaj fiŝoj kaj terpomoj. Poste ili kune iris fiŝkapti. Kiam ili adiaŭis, Tom donacis al la amiko Dim sim kiel tagmanĝon. Neatendite, la amiko ĝin kunportis hejmen kaj fritis ĝin.


En la sekva tago, la amiko diris al Tom, ke la fritita Dim sim estas tre bongusta. Pro tio, Tom decidis fari frititan Dim sim. Estas tiu decido, kiu igis la manĝaĵon populara.


Tiu manĝaĵo de la familio Chen aldonis novan guston al aŭstraliaj frandaĵoj. Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj, la filino de William, Chen Yueyi, starigis trejnejon pri kuirado de ĉinaj manĝaĵoj kaj altiris pli ol 35 mil lernantojn.


En la jaro 2019, kiam ŝi estis 88-jara, ŝi ricevis la premion "Membro de la Ordeno de Aŭstralio" pro la granda kontribuo al la disvolviĝo de la servindustrio kaj ĉinstila manĝaĵo en Aŭstralio.


"Nun ĉinaj restoracioj estas ĉie troveblaj en Aŭstralio, tamen homoj malmulte scias pri la ĉina kuirarto. Fakte mi adaptis ĝin al la lokaj kutimoj, esperante, ke oni ĝin traktu kiel ion ne nur satigan," diris ŝi.


"Mi tre fieras pri tio, ke mia patro kaj mi konstruas ponton inter la du kulturoj," diris ŝi.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments