Komenciĝis Kantona Foiro
La 14an de oktobro komenciĝis la 130a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, ankaŭ konata kiel Kantona Foiro.
Preskaŭ 8 000 kompanioj el la tuta mondo ĉeestas la kvintagan foiron fizike, kaj ĉirkaŭ 26 000 kompanioj ĉinaj kaj eksterlandaj virtuale.
Fondita en 1957, la foiro estas rigardata kiel grava barometro de ekstera komerco de Ĉinio.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments