El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri ĉinaj astronaǔtoj por Shenzhou-13

| 2021-10-15
Bookmark and Share


La 14-an de oktobro oni oficiale diskonigis la tri astronaŭtojn, kiuj flugos al la ĉina kosmostacio per kunhoma spacveturilo Shenzhou-13. Ili estas Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, inter kiuj Zhai Zhigang estas la komandanto. La misio Shenzhou-13 komenciĝos je nul horo kaj 23 minutoj de la 16-a de oktobro.


La tri astronaǔtoj restos en la spaco por ses monatoj. La tempodaǔro estas normala periodo de restado de astronaǔtoj en kosmostacio. Wang Yaping, astronaǔtino, unuafoje eniĝos en la ĉinan kosmostacion kaj estos la unua ĉina astronaǔtino, kiu plenumos laboron ekster la kerna modulo Tianhe.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments