El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Verdo feliĉigas Shaanxi-provincon

| 2021-10-15
Bookmark and Share

de Li Xiaoyan kaj Zhang Zhongde



La provinco Shaanxi situas en la centra parto de Ĉinio. La kompleksa terformo kaj vetero igas la lokon biodiverseca. En lastaj jaroj, la provinco fortigis protektadon al la medio kaj biodiverseco, kaj akiris bonajn fruktojn.



La gubernio Huanglong de la provinco havas sian privilegion de "verdaj resursoj". La gubernio starigis al si la strategion "gvidita de biodiverseca celo, disvolvita per turismo, surbaze de ekvilibro inter urbo kaj kamparo, celanta al ĉiuflanke modere prospera socio". La strategio klare montras la direkton de verda disvolvo de la gubernio. Ekde 2012, la gubernio sume investis 440 milionojn da juanoj (= 68 milionoj da usonaj dolaroj) en verdigo. Krome, la loĝkondiĉoj por kamparanoj estis multe plibonigitaj.


La gubernio Liuba troviĝas apud la montaro Qinling, kaj ĝia arbarkovreco atingis 91.23%. La gubernio plenforte disvolvas la specialan agrikulturon: Kultivi manĝeblajn fungojn kaj bredi kokojn, porkojn kaj lokajn abelojn sub arboj en arbaro, profitante de la arbara medio. Ĝi ankaǔ sukcesis nuligi malriĉecon per pliigo de moderna agrikulturo laǔ la modelo de mendeblaj agrikulturaj produktoj kune ellaboritaj de la registaro, pinta firmao, kooperativo kaj kamparanoj. Samtempe la turismo en la gubernio prosperis kaj alkondukis pli da prospero al lokaj industrioj, kio riĉigas la tutan loĝantaron de la gubernio. En oktobro 2019 la kreiva praktiko de la loka kooperativo enlistiĝis kiel unu el la "110 mondaj ekzemploj pri nuligo de malriĉeco".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments