El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Adoptita Kunming-a Deklaracio pri biodiverseco

| 2021-10-14
Bookmark and Share


La 13an de oktobro en Kunming, Yunnan-provinco de sudokcidenta Ĉinio, fermiĝis la unua parto de la 15a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco. La kunveno adoptis la Kunming-an Deklaracion, alvokante, ke ĉiuj flankoj agadu por konstrui komunan estontecon por vivaĵoj sur la Tero.


Kiel la ĉefa atingo de la kunveno, la deklaracio promesas certigi la estigon, adopton kaj plenumon de la efika Kadro de Tutmonda Biodiverseco post 2020 por inversigi la nunan perdon de biodiverseco. Ĝia celo estas certigi reakiron de biodiverseco antaŭ 2030.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments