El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Hibrida Batalanto, nova unuopaĵo de BaRok-Projekto

| 2021-10-14
Bookmark and Share

Per la bita albumeto Kvin Jarcentoj, lanĉita en majo ĉi-jare, BaRok-Projekto prezentis tre koheran muzikan projekton kun la celo veki homojn de socia letargio kaj instigi ilin kontraŭstari malegalecon kaj perforton. Por tiu albumo, BaRok-projekto serĉis inspiron en la forto kaj rezistemo de indiĝenaj popoloj de Brazilo.


La nova unuopaĵo Hibrida Batalanto, lanĉita fine de septembro, estas sinsekvo de tiu esplorlaboro farita por tiu albumeto, kaj per tiu ĉi nova kanzono BaRok-Projekto signalas, ke ĝi nun fokusiĝas sur kreado de muziko subtene al la historia lukto de indiĝenaj popoloj de Brazilo, kiuj suferas pro malriĉeco, senarbarigo, poluado de riveroj kaj grundoj, teritoriaj disputoj kun bienistoj kaj ministoj, inter aliaj minacoj.


La temo de Hibrida Batalanto estas ŝlosila punkto por kompreni Amerikon: male al la aliaj kontinentoj, kiuj, krom esceptaj kazoj, estas regataj de siaj originaj popoloj, en Ameriko dum la lastaj kvin jarcentoj okazis genocido de la originaj popoloj, anstataŭitaj de enmigrintoj.


En tiu aparta kunteksto, la kanzono prezentas la sentojn de junulo kun hibrida sango, de blankuloj kaj indiĝenoj, kiu aliĝas al la lukto de siaj indiĝenaj prauloj. Tiu kanzono kongruas kun la spirito de nia tempo: lastatempe tra multaj landoj de Ameriko homoj damaĝis aŭ detruis statuojn de konkerantoj, sklavigantoj kaj aliaj homoj rigardataj de oficiala historio kiel heroojn, dum kreskas la postulo pri revizio de historio surbaze de la okuloj de la originaj popoloj de Ameriko, kontinento de hibridaj batalantoj en serĉado de propra identeco.


Alportante tiun gravan temon al Esperanta muziko, BaRok-Projekto kunigas la verdan povon, kiu venas el Esperanto, al la verda povo, kiu venas el la arbar’.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas legi pli pri Hibrida Batalanto, senpage aŭskulti peceton de la kanzono kaj aĉeti ĝin kontraŭ unu eŭro: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/4-hibrida-batalanto.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments