Malgranda muzikilriparejo famiĝas en Ŝanhajo

| 2021-10-13
Bookmark and Share

Kovrante nur 10 kvadratajn metrojn, la muzikilriparejo de Feng Shuncheng fariĝis konata en Ŝanhajo kaj gajnis atenton eĉ de alilandaj turistoj. Tie estas stokitaj pli ol 100 muzikaj instrumentoj, kiuj apartenas al Feng, 73-jaraĝa, kiu sin dediĉas al tiu laboro jam de 22 jaroj kaj riparis pli ol 10 000 muzikilojn per siaj lertaj manoj. "Mi pli zorgas pri la kvalito de mia riparado de la muzikiloj", diris Feng, aldonante, ke li rigardas sian laboron kiel fonton de plezuro.



Feng interesiĝis pri riparado de muzikiloj pro la influo de sia patro, kiam li estis en bazlernejo. li eklernis muzikon en sia juneco. Dum kelkaj jaroj li lernis eksterlande pri ludo kaj riparo de muzikaj instrumentoj, sekve li komencis, en sia hejmo, sin dediĉi al riparado de muzikiloj. En 1999 li malfermis sian propran riparejon.



"Unue mi estis konata nur de homoj el mia profesia rondo, kiel muzikistoj ĉe Paramount, fama dancejo de Ŝanhajo. Dum iom da tempo, mi vivtenis min ĉefe de riparado de faksiloj kaj sendrataj telefonoj, ĉar tiam malmultaj homoj venis al mi por muzikil-riparado. Ĵus antaŭ malfermo de mia butiko, mi komencis ricevi pli multajn mendojn pri bontenado de muzikaj instrumentoj," diris Feng.



Feng iam riparis violonon por knabineto, kiu ne estis ĝia posedanto, sed rompis ĝin hazarde. La knabino diris al li, ke la violono apartenis al ŝia forpasinta avo, kiu gardis ĝin kiel trezoron, ĉar ĝi estis donaco al li de lia germana kolego. La knabineto multe kulpigis sin kaj sentis sin tre malĝoja pro la okazaĵo.



"La knabino rakontis, ke aliaj riparistoj diris al ŝi, ke la violono estas neriparebla. Kiam ŝi venis al mi, mi donis al ŝi jesan respondon", memoris Feng. Post pli ol unu monato da prizorgado, la violono estis riparita. "La knabino, kun larmoj en la okuloj, ludis la violonon tuj post kiam mi donis ĝin al ŝi," Feng memoris, dirante, ke lia laboro estas grava, ĉar li povas helpi homojn ripari ne nur rompitajn instrumentojn, sed ankaŭ signojn de valoraj memoroj de iliaj vivoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments