Ekspozicio pri glaciaĵo en Tianjin

| 2021-10-12
Bookmark and Share

La 11-an de oktobro en la urbo Tianjin de norda Ĉinio, estis malfermita la Ekspozicio de Glaciaĵo en Ĉinio 2021, kun partopreno de pli ol 400 firmaoj kaj preskaŭ 10 mil aĉetantoj.


Glaciaĵoj eksponataj


La tritaga ekspozicio kovras la areon de pli ol 42 mil kvadrataj metroj kaj montras diversecon de produktoj pri glaciaĵa industrio, inkluzive de glaciaĵoj, maŝinaro, krudmaterialoj, muldiloj kaj pakaĵoj.


Vizitantoj en la ekspozicio


"Ĉinio estas granda produktanto kaj konsumanto de glaciaĵo. Kvankam la pandemio de KOVIM-19 iugrade malhelpis glaciaĵan industrion, tamen ĝi stimulis rilatajn firmaojn novigi produktojn kaj ŝanĝi siajn vend-modelojn," klarigis Zhang Jiukui, prezidanto de la Ĉina Asocio de Industrioj pri Bakaĵoj kaj Dolĉaĵoj. Zhang diris, ke kun la optimumigita industria aranĝo, la glaciaĵa industrio ĝuas favoran etoson por disvolviĝi.


Homoj rigardas maŝinon, kiu aŭtomate faras glaciaĵon.


Eksponantoj montras malsamspecajn glaciaĵojn.


"Nia kompanio projektis centojn da kreivaj muldiloj kaj glaciaĵoj kun tradiciaj ĉinaj elementoj, ekzemple glaciaĵo en la formo de la famaj terakot-armeanoj kaj ĉinstilaj konstruaĵoj," diris Han Jun, ĉefoficisto de Nicole Mold, ĉina firmao, kiu fabrikas silikonajn muldilojn. La vendado de la kompanio forte kreskis en la unuaj naŭ monatoj de tiu ĉi jaro.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments